El Popola Ĉinio>头条新闻>

Restaŭrita statuo de Avalokiteŝvaro kun Mil Brakoj

| 2015-05-06
Bookmark and Share

 

    La 5an de majo en Dazu de la urbo Chongqing la restaŭro de la statuo de Avalokiteŝvaro kun Mil Brakoj estis ekkontrolata. Fakuloj el la Ŝtata Administracio de Kulturaj Heredaĵoj komencis la du-tagan kontrolon de la kvalito, efikeco, eksperimenta zono, laboratorio, monitora stacio de la restaŭro.

 

    La restaŭro komenciĝis en aprilo 2011. Laboris centoj da fakuloj el kelkdek esploraj institucioj, inkluzive de la Ĉina Instituto de Kulturaj Heredaĵoj, la Dunhuang-a Akademio, la Instituto de Dazu-aj Ŝtonskulptaĵoj, la Pekina Universitato, Tsinghua Universitato kaj la Geologia Universitato de Ĉinio. Nun la projekto estas preskaŭ finita.

 

    Li Fangyin, estro de la Instituto de Dazu-aj Ŝtonskulptaĵoj, diris, ke tiu ĉi statuo, rigardata kiel trezoro de la monda ŝtonskulptado, estos malfermita al la publiko ekde la 13a de julio, la Ĉina Tago de Kulturaj Heredaĵoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments