El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 31-a PSI en Winterberg

| 2015-05-06
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Liba kaj Floreal Gabalda el Francio

 


Fotoj pri aktivadoj de la semajno

 

    La Pasko-semajno okazis de la 3-a ĝis la 10-a de aprilo 2015 en la mezmontara regiono "Sauerland" en la pitoreska urbeto Winterberg de Germanio, kiu enhavas ĉirkaŭ 13 mil enloĝantojn. En la malnova centro videblas kelkaj domoj en trabfaka stilo. Okulfrapis domoj komplete kovritaj per ardezaj tabuloj diversmaniere kombinitaj. La regiono estas ŝatata pro vintraj sportoj, kion ni povis sperti. Estis ankoraŭ sufiĉe da neĝo por profiti ĝin por diversaj ludoj kaj kreado de blanka leporo.

 

    En la aranĝo partoprenis 130 geesperantistoj el deko da landoj inter kiuj multaj familioj kun infanoj de ĉiuj aĝoj. Ili tre ĝuis la renkontiĝon. La plej juna estis nur kelkmonata. Etuloj ĝuis ludadon, spektis Mazi-filmon, aŭskultis piĵamajn rakontojn kaj kreis diversajn artaĵojn. La pli grandaj kolorigis T-ĉemizojn kaj ludis tablotenison. La libroservo ofertis ampleksan elekton da diversaj libroj kaj aliajn Esperantaĵojn. Eblis profiti saŭnon kaj lui biciklojn. Trinkejo ofertis diversspecajn bierojn, vinojn, aliajn trinkaĵojn kaj dolĉaĵojn.

 

    Okazis kelkaj E-kursoj, gimnastikoj, sportoj kaj interesaj prelegoj, inter kiuj menciindas kulturo de daŭripovo, unikodo, origamio, poŝtranĉilo. Evoluiga projekto en Etiopio, raportoj pri Himalajo kaj Hindio estis akompanataj per interesaj bildoj. La partoprenantoj interesiĝis pri enkonduko al la japana lingvo, historia vivmaniero en Litovio, okazaĵoj en nuna Ukrainio kaj ukrainaj kantoj. Estis donitaj klarigoj pri la memmasaĝo, "Yumeiho" kaj kolor-terapioj. Ni akiris informojn pri la Reta Vortaro.

 

    Interesis kurso pri karateo kaj eblis ĉeesti ĉiutagan fizikan ekzercadon Ĉigongo kaj praktiki "Zumbon". Junuloj havis sian programon, kiu konsistis el kaosludo, turniroj kaj ĉefe el filmo-prezentoj en du ĝis kvar dimensioj. Ne mankis paskaj ovoserĉado kaj vespera fajro, kion ĝuis ĉefe la infanoj. Venis ankaŭ ĵurnalistoj por intervjui kelkajn partoprenantojn kaj poste aperis artikoloj en lokaj ĵurnaloj.

 

    Kutimaj posttagmezaj ekskursoj gvidis nin al urbogvidado, al Parko de eŭropaj bizonoj, ercminejo Ramsbeck, al amuzparko "Fort Fun". Interesa estis ekskurso al la proksima urbeto Eversberg, kie ni vizitis interesan endoman muzeon. Krome ni vizitis urbetojn Oberkirch, Hallenberg kaj Medebach. Multaj profitis belan sunan veteron por arbaraj piedpromenadoj kaj kelkaj biciklantoj malkovris vastan ĉirkaŭaĵon.

 

    Vesperoj estis animitaj per diversaj ludoj. Ni ĝuis bingon, pupspektaklon, familian duelon inspiritan laŭ televida lud-elsendo. Tre aprezata estis vespera koncerto de klasika ĵazo prezentita de Frank Selten kaj liaj amikoj. La internacia vespero konsistis el kontribuoj de la partoprenantoj. Ni spektis kantadon de la plej malgrandaj infanoj, anekdotojn, kantojn en ukraina kaj Esperanto-lingvoj, gitar-, violon- kaj harpo-ludadon. Ĉe la fino oni dankis al ĉiuj kunhelpintoj kaj kontribuintoj al la sukcesa programo. La venontjara PSI okazos en Bad Hersfeld de la 25-a de marto ĝis la 1-a de aprilo.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments