El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis Met Gala en Novjorko kun la temo "Ĉina Stilo"

| 2015-05-06
Bookmark and Share


Okcidentaj famuloj prezentas siajn ĉin-stilajn kostumojn.
 
    En la 4-a de majo laŭ la loka tempo, la granda jarevento Met Gala 2015 okazis en Novjorko kun la temo "Ĉinio: Tra la Spegulo".
 
    Met Gala, alinomo Met Ball, estas grandioza filantropa vesperkunveno por la inaŭguro de la kostumo-ekspozicio de la Metropola Muzeo de Arto, kaj okazas en ĉiu majo. Ĝi celas kolekti monon por la fonduso de la Kostumo-Instituto de la muzeo, kaj ĉiufoje invitas famulojn de la modo-kampo kaj la distra industrio, inkluzive de membroj de la novjorka supra socitavolo. La invititaj famuloj belege sin vestas por ĉeeti la eventon, tial ke ĝi havas ankaŭ la nomon "Oskaro en la modo-kampo". 
 
    Ĉi-jare, pro la 100-jariĝo de la sekcio pri la azia arto de la muzeo, ĉiuj invititoj devis vesti sin per kostumo kun la ĉina stilo. La okcidentaj famuloj klopodis por esprimi sian komprenon pri la ĉina kulturo per unikaj vestoj, sed ilia perspektivo ankoraŭ estis limigitaj al tiaj elementoj kiaj drako, fenikso kaj manĉura robo. Fakte, la ĉina stilo jam transpaŝis la limon de la tradicia kulturo kaj formis sian unikan stilon, en kiu kunfandiĝas la kulturoj ĉina kaj okcidenta. 
 
    Krom la vesperkunveno, de la 7-a de majo ĝis la 16-a de aŭgusto, en La Met okazos ekspozicio pri la ĉinaj arto, filmoj kaj modo. 
 
Redaktoro: Zhang Xiaotong

1  2  3  4  5  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments