El Popola Ĉinio>头条新闻>

Multiĝas vizitoj al la retejo Chinaso

| 2015-05-07
Bookmark and Share

 

    La interreta serĉilo www.chinaso.com kune establita de la Popola Ĵurnalo, la novaĵ-agentejo Xinhua, la Ĉina Centra Televida Stacio kaj aliaj kvar ĉefaj amaskomunikiloj de Ĉinio ekfunkciis en la lastjara marto. En la pasinta pli ol unu jaro la taga vizitkvanto al la serĉilo grandiĝis, kaj ĝiaj uzantoj venas de la tuta lando de Ĉinio kaj pli ol 190 aliaj landoj kaj regionoj.

 

    En la pasinta pli ol unu jaro estis lanĉitaj la rubrikoj de novaĵoj, retpaĝoj, navigado, videaĵoj, fotoj, sonregistraĵoj kaj mapoj, kaj preskaŭ 30 kanaloj ekzemple, serĉo kaj raporto, hodiaŭa fokuso, nacia kondiĉo, internacia komunumo, milito, leĝo, scienco kaj tekniko. "Ĉina serĉo" kaj "novaĵoj" estas alireblaj per moveblaj komunikaj aparatoj.

 

    "Lastatempe la retejo funkciigos fakajn serĉojn de akademio, biblioteko kaj edukado, kaj serion da servoj por moveblaj klientoj," diris Long Fei, ĝenerala inspektoro de strategia kaj esplora sekcio de la retejo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments