El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping publikigis artikolon en rusa mediato

| 2015-05-08
Bookmark and Share


Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin en Pekino la 9an de novembro 2014.

 

    Antaŭ la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Rusio, la ĉefaj mediatoj de Rusio publikigis lian artikolon "Memori la Historion, Krei la Estontecon".

 

    Xi Jinping diris, ke la agresa milito de faŝismo kaj militarismo alportis senprecedencan katastrofon al Ĉinio, Rusio kaj aliaj landoj en Eŭropo kaj Azio. Rusio estis la ĉefa batalkampo dum la Dua Mondmilito en Eŭropo, kaj Ĉinio tiu en Azio. Dum la milito kontraŭ faŝismo kaj militarismo la ĉina kaj rusa popoloj subtenis unu la alian kaj batalis ŝultro ĉe ŝultro, kaj starigis la amikecon per sango kaj vivo.

 

    Ĉi-jare Ĉinio kaj Rusio okazigos serion da aktivaĵoj por celebri la 70-jaran jubileon de la venko de la Dua Mondmilito. Krome UN kaj aliaj internaciaj kaj regionaj organizoj memorfestis aŭ memorfestos la eventon. La aktivaĵoj celas montri la decidemon kune protekti fruktojn de la venko de la Dua Mondmilito kaj internacian pacon kaj justenon, kaj averti la homojn domaĝi kaj konservi la malfacile akiritan pacon.

 

    La dolorigaj lecionoj de la Dua Mondmilito instruas homojn, ke la leĝo de ĝangalo ne estas la vojo de la homara kunekzistado. Militamo kaj hegemonio ne estas la vojo de la homara paco. "Venkinto regas super ĉio" kaj nulosuma ludo ne estas la vojo de la homara disvolvo. Paco sed ne milito, kunlaboro sed ne kontraŭstaro, por kungajno sed ne por nul-sumo, ĉiam estos la temo de paco, progreso kaj disvolvo de la homa socio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments