El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rusaj amaskomunikiloj alte taksas la artikolon de Xi Jinping

| 2015-05-08
Bookmark and Share


La 22-an de marto en 2013 Xi Jinping prezentis florkorbojn al la tombejo de nekonataj martiroj de Rusio.

 

    Antaŭ ol viziti Rusion por ĉeesti en la ceremonio por memori la 70-an datrevenon de la venko de la Granda Patria Milito, Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, publikigis sian artikolon kun la titolo "Memori la Historion, Krei la Estontecon" en la rusa amaskomunikilo Rossiyskaya Gazeta. En la artikolo li retrorigardas la historion kiam Ĉinio kaj Rusio kune batalis kontraŭ faŝistoj, prezentas la persistemon por gardi la sukcesan frukton post la Dua Mondmilito kaj rigardas al la brila estonteco de kunago kaj kungajno de la homaro.

 

    Post la publikiĝo, la artikolo elvekis varmajn eĥojn de la politika, akademia kaj popola rondoj de la lando, multaj rusaj amaskomunikiloj transpublikigas la artikolon aŭ faras raportojn.

 

    Russio-24, la ĉefa novaĵ-kanalo de Rusio, deklamis la artikolon en la "ora tempo"; Rossiya Segodnya, Interfax kaj aliaj grandaj novaĵ-agentejoj ĝin transpublikigis; la retejoj Komsomolskaya Pravda, LENTA.RU, Vzglyad kaj aliaj faris koncernajn raportojn; Sputnik, la novaĵagentejo sub Rossiya Segodnya tradukis la artikolon en diversajn lingvojn.

 

    Kiam oni publikigis la artikon, Rossiyskaya Gazeta speciale aldonis la foton de Xi Jinping kiam li prezentis florkorbojn al la tombejo de nekonataj martiroj de Rusio en la 22-a de marto en 2013. Tio forte kortuŝis Galina, studentino de la Financa Universitato de la Rusa Federacio. Ŝi diris, ke en la artikolo, Xi menciis la helpojn de dumil sovetuniaj pilotoj kiuj volontule partoprenis en la fluggrupo al Ĉinio kaj la sukcesoj de ĉina piloto Tang Duo kiu estis vicestro de pafgrupo de la sovetunia aerarmeo. Tiam la popoloj de la du landoj kune batalis, nun ni junuloj devas heredi la historian amikecon.

 

    La retejo Komsomolskaya Pravda diris, ke prezidanto Xi estas unu el la ŝtatestroj kiuj plej frue certigis la ĉeeston post la invito de Rusio al la ceremonio por memori la 70-an datrevenon de la venko de la Granda Patria Milito. Pri la ĉi-foja vizito Xi refoje emfazis en sia artikolo, ke la du landoj kune oponos la intencojn kaj agojn celantajn tordi la historion de la Dua Mondmilito kaj kune gardos la pacon, kio havas gravan signifon.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments