El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina ĉefministro kuraĝigas entrepreno-fondadon

| 2015-05-08
Bookmark and Share

 

    Dum la sunbrila mateno de la 7-an de majo, en la kafejo 3W sur la strato de entrepreno-fondado en Zhongguancun, Pekino, kelkaj investantoj kaj entrepreno-fondantoj parolis pri siaj projektoj. Poste venis speciala gasto, ĉina ĉefministro Li Keqiang, kiu eniris la kafejon, mendis kafon kaj havis amikajn interparolojn kun la entreprenistoj.

 


Li Keqiagn interparolas kun kreantoj en la kafejo 3W

 

    En tiu mateno li vizitis 3 lokojn dum unu horo. Li trinkis kafon kaj diskutis pri goo kun lernantoj ricevantaj trejnadon pri entrepreno-fondado. Universitata studento, kiu vendas rizvermiĉelojn sur la strato, ricevis kuraĝigon de Li Keqiang.

 


La strato de entrepreno-fondado en Zhongguancun

 

    Dum la interparoloj li diris, ke la socio devas krei kondiĉojn por prosperigi la kreanto-spacojn kaj kombinigi diversajn elementojn de novigo. Kun la disvolviĝo kaj transformo de la ĉina ekonomio, la nova generacio de kreantoj devas fariĝi la plej grava marko de la noviga Ĉinio kaj ĝia saĝa ekonomio.

 


Estas multaj kreantoj en la kafejo sur la strato

 

    Antaŭ du jaroj, la strato ankoraŭ estis simpla kaj silenta piedira strato, sed pro influo de la portebla interreto, malfermiĝis multaj kafejoj, kiuj liveras servon al la entreprenoj. La strato fakte estas miniatura modelo de la disvolvo de la ĉina ekonomio.

 

    En la registara laborraporto farita en la 5-a de marto Li Keqiagn montris, ke oni devas kuraĝigi novajn entreprenojn kaj antaŭenpuŝi novigon por multigi dungitojn, grandigi enspezojn kaj realigi socian justecon.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments