El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping ĉeestis ceremonion de la 70-a datreveno de la venko de la Granda Patria Milito en Moskvo

| 2015-05-11
Bookmark and Share

 
 

    La 9an de majo Rusio okazigis grandiozan ceremonion por memorfesti la 70-an datrevenon de la venko de la Granda Patria Milito. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj gvidantoj de ĉirkaŭ 20 landoj kaj regionoj kaj internaciaj organizoj ĉeestis la ceremonion.

 

    Post sonado de la sonorilo de Kremlo je la 10-a horo, komenciĝis la ceremonio. Milita bando ludis la "Sanktan Militon", kaj la honora gvardio enpaŝis la Ruĝan Placon, portante la nacian flagon.

 

    Rusa prezidento Vladimir Putin faris parolon. Li diris, ke la venko de la Granda Patria Milito decidis la procezon de la Dua Mondmilito, kaj savis la eŭropan popolon el la faŝisma regado de Hitlero. "En tiu ĉi sankta datreveno ni konservas la memoron pri niaj prapatroj, kiuj ŝultro ĉe ŝultro venkis la mallumajn fortojn." Putin emfazis en sia parolo, ke Ĉinio, kiel la ĉefa batalkampo kontraŭ militarismo en Azio, pagis grandan koston de milionoj da vivoj; la historio avertas la estontecon, kaj hodiaŭ oni celebras la eventon por krei la estontecon pacan kaj trankvilan surbaze de egaleco, sekureco kaj ne-alianco.

 

    Sekve la milita bando ludis la nacian himnon de Rusio, kaj aŭdiĝis salutsalvoj, kaj tiel komenciĝis la grandioza parado. Falango el 15 000 soldatoj paŝis vigle tra la Ruĝa Placo. En la sekcio de historio oficiroj kaj soldatoj el rusaj terarmeo, mararmeo kaj aerarmeo en militaj uniformoj de la granda patria milito marŝis kun flago en la mano, kaj tio memorigis al homoj la militon. En la moderna sekcio kvadratoj de ĉiuj rusaj armeoj kaj modernaj armiloj kaj ekipaĵoj grandioze preterpasis la revuan spektejon. Militaviadiloj muĝe superflugis la Ruĝan Placon, kaj tondris la muzikaĵo Venka Tago.

 

    Falangoj el Ĉinio, Barato kaj la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj ankaŭ partoprenis en la parado. La honora gvardio el 102 membroj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo trapasis la Ruĝan Placon. Akompanate de la muziko de Katyusha ili paŝis firme kaj elmontris la ŝtatan spiriton. Xi Jinping stariĝis, kaj salutis al ili per mansvingo. Tio estis la unua fojo, ke Ĉinio sendis honoran gvardion por partopreni en la revuon sur la Ruĝa Placo.

 

    Post la ceremonio la paro de Xi Jinping kune kun aliaj delegaciestroj kaj iliaj edzinoj iris al Alexander-ĝardeno. Ili metis florojn al la Tombo de Nekonataj Soldatoj, kaj honoris la memoron per silento.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments