El Popola Ĉinio>Esperantujo>Kalejdoskopo>

Valle redaktos la revuon Esperanto plian jaron

| 2015-05-12
Bookmark and Share

 

    La estraro de UEA daŭre ne plene kontentas pri la enhavo de la revuo Esperanto, sed tamen decidis longigi la kontrakton de redaktoro Fabrício Valle ĝis la julia-aŭgusta numero 2016. Pli frue la estraro donis al la redaktoro duonjaron por plibonigi la revuon. Por la posteno de ĝenerala direktoro Martin Schäffer estos forta kandidato, se li sin anoncos, diras la prezidanto de UEA.

 

    La renovigo de la oficiala revuo devis esti inter la prioritatoj de la nuna estraro de UEA, kaj tiucele oni en oktobro 2013 elektis Fabrício Valle kiel novan redaktoron de la revuo Esperanto. Tamen la estraro ne tute kontentis pri lia laboro dum la unua jaro, kaj decidis ne longigi la kontrakton je plia plena jaro. Anstataŭe oni anoncis provperiodon de plia duonjaro.

 

    La decido pri plia longigo aŭ ekserĉo de nova redaktoro devis esti farita ĝis la fino de marto 2015. Iom lastmomente, la 15-an de marto, la estraro komencis enketi inter hazarde elektitaj legantoj, kion ili opinias pri la nuna enhavo de la revuo. Neniu decido estis publike anoncita dum marto nek dum aprilo.

 

    Post la Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA fine de aprilo ekdisvastiĝis famoj, laŭ kiuj la kontrakto de la redaktoro ja estis longigita, sed oficiala anonco ne aperis. La 1-an de majo Libera Folio ankoraŭfoje kontaktis la prezidanton de UEA, Mark Fettes. Li konfirmis, ke la estraro decidis lasi Fabrício Valle daŭrigi dum plia jaro:

 

    – La decido pri la redaktoro koliziis kun aliaj tempaj premoj kaj mi ne trovis momenton por formuli anoncon pri la afero. Jes, ni proponos al Fabricio plian unujaran kontrakton, ĝis la julia-aŭgusta numero venontjare. En tiu tempo ni havos novan ĝeneralan direktoron kaj reekzamenos multajn flankojn de la organizo de UEA, inkluzive de la rolo de la revuo en la nuntempa rete kunligita mondo.

 

    Laŭ Fettes aliaj kandidatiĝoj por la posteno estos bonvenaj venontjare, post la planata trarigardo de la organizo de UEA. Tamen jam antaŭ tio necesos plibonigi la revuon, li diras:

 

    – Povus esti ke ŝanĝoj en la difino de la redaktora posteno sekvos el tio, kaj sekve ni remalfermos la postenon al nova rondo de kandidatiĝoj. Por la nuna tempo, ni taksis pli fruktodone daŭrigi la kunlaboron kun Fabrício, celante daŭran pliboniĝon en kelkaj aspektoj de lia laboro inkluzive de la legebleco de la tekstoj.

 

    La nuna ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, emeritiĝos en februaro 2016, kaj UEA nun serĉas lian posteulon. Alia famo, disvastiĝinta post la aprila Malferma Tago, aludas ke la plej forta kandidato por la posteno estas la nuna ĝenerala sekretario de UEA, Martin Schäffer.

 

    Laŭ Mark Fettes formala kandidatiĝo ankoraŭ ne okazis.

 

    – Pri la eventuala kandidateco de Martin Schäffer por la posteno de ĝenerala direktoro, mi povas diri nur, ke li verŝajne plenumus multajn el la kriterioj, kiujn ni publike anoncis, kaj sekve li estus forta kandidato. Tamen li ankoraŭ ne formale kandidatiĝis, kaj mi scias, ke en lia kazo pezas ankaŭ familiaj konsideroj. Estas do multe tro frue por taksi la ŝancojn, ke li fariĝus la posteulo de Osmo. Ni atendas la limdaton fine de majo por vidi, kiuj estos la efektivaj kandidatoj.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments