El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping renkontiĝis kun belorusaj veteranoj de la Dua Mondmilito

| 2015-05-12
Bookmark and Share

 
    La 11an de majo en Minsko ĉina prezidanto Xi Jinping kaj belorusa prezidento Alexander Lukashenko vizitis la Ŝtatan Muzeon de la Granda Patria Milito, kaj tie ili renkontiĝis kun 15 reprezentantoj de belorusaj veteranoj de la Dua Mondmilito. Inter ili la plej aĝa estas 95-jara kaj plej juna -- 88-jara, kaj 11 el ili kune kun ĉinoj partoprenis en la batalo kontraŭ la japanaj invadantoj en nordorienta Ĉinio kaj faris pozitivan kontribuon por la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito far la Ĉina Popolo.
 

    Xi Jinping manpremis kun la veteranoj kaj medalis ilin. Li diris, ke dum la Dua Mondmilito la belorusa popolo faris la unuan pafon, kio elmontris la heroisman spiriton kaj gajnis laŭdon kaj respekton de alilandaj popoloj. Tiu ĉi jaro ankaŭ signas la 70-an datrevenon de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito far la Ĉina Popolo, kiu komenciĝis la plej frue kaj daŭris plej longe, kaj por kiu Ĉinio pagis plej grandan koston. Ĝi faris neforviŝeblan kaj gravan kontribuon al la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Dum la Kontraŭjapana Rezistmilito far la Ĉina Popolo kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito la belorusa popolo kaj la ĉina popolo batalis ŝultro ĉe ŝultro kaj starigis firman amikecon. Oni nun profunde konservas la memoron pri la martiroj de la du landoj, kiuj oferis siajn vivojn por atingi la finan venkon de la milito kaj defendi mondan pacon. La ĉina kaj belorusa popoloj ĉiam memoros iliajn brilajn kontribuojn.

 

    Lukashenko diris, ke okaze de la 70a datreveno de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito la vizito de prezidanto Xi Jinping al Belorusio havas gravan signifon. Dum la Dua Mondmilito la belorusa kaj ĉina popoloj starigis fratecon inter si, kaj nun la du landoj devas akceli reciprokan fidon kaj fortigi solidarecon.

 

    Samtage prezidanto Xi Jinping ankaŭ oferis girlandon antaŭ la venka monumento de Belorusio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments