El Popola Ĉinio>头条新闻>

Peng Liyuan vizitis la Belorusan Nacian Centron por la Arto de Infanoj kaj Junularo

| 2015-05-12
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 11-a de majo (laŭ la loka tempo), Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, vizitis la Belorusan Nacian Centron por la Arto de Infanoj kaj Junularo en Minsko, ĉefurbo de Belorusio.

 

    Kiam Peng Liyuan atingis la Centron, ŝin bonvenigis ĉe la pordo s-ino Natalia Kochanova, vicĉefministro de Belorusio, kaj s-ro Mikhail Zhuravkov, ministro pri edukado de la lando. En la granda halo, belorusaj infanoj en la nacia kostumo kantis lokan bonvenigan kanton svingante la naciajn flagojn de la du landoj. Kelkaj geknaboj proponis al Peng panon, salon kaj florojn, laŭ la loka tradicio. Peng Liyuan prenis pecon da pano kaj gustumis ĝin kun salo.

 

    Sur la dua etaĝo Peng Liyuan spektis la pentraĵojn faritajn de la infanoj pri la 70-a jubileo de la venko de la Granda Patria Milito en la ĉambro de pentrarto kaj aliaj metiartaĵoj. Sekve, ŝi iris al la danco-ĉambro, kie la infanoj prezentis nacian dancon. Peng Liyuan diris al la geknaboj: "Mi ege ŝatas viajn prezentaĵojn. Mi esperas, ke vi povos viziti Ĉinion por pliprofundigi la amikecon de ambaŭ landoj."

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments