El Popola Ĉinio>Tra la Lenso>

Stratoj de Berlino, Parizo kaj Moskvo en la nuntempo kaj antaŭ 70 jaroj

| 2015-05-13
Bookmark and Share

    La jaro 2015 estas la 70-a jubileo de la finiĝo de la Dua Mondmilito. Por la landoj de Eŭropo la 8-a de majo estas la memortago de la finiĝo de la milito. Kun multege da vunditoj kaj viktimoj ĝi ĵetis sur la mondon neforigeblan ombron kaj detruis la vivforton de la eŭropaj landoj, kaj tiu vivforto ne povis esti plene revigligitaj dum dekoj da jaroj. Por instigi la homojn domaĝi la pacon malfacile akiritan, la rusa fotisto Sergey Larenkov faris fotojn pri stratoj de Parizo, Berlino kaj Moskvo en la nuntempo kaj antaŭ 70 jaroj kun forta kontrasto, utiligante la komputilan sintez-teknikon.

 

 

    Sur tiu ĉi foto estas germana soldato, kiu sidas apud la Domo de la Germana Parlamento kaj meditas pri la estonteco de sia lando en la 2-a tago post la venko de la aliancita armeo.

 

 

    Je la 24-a horo de la 8-a de majo 1945 okazis en antaŭurbo de Berlino la subskriba ceremonio de la senkondiĉa kapitulaco de la nazia Germanio. Pro tio la tago estas nomata en Eŭropo kiel la memortago de la venko de la Dua Mondmilito. Post 70 jaroj diversaj eŭropaj landoj okazigis diversajn aranĝojn por memori la venkon. En junio de 1940 la germana armeo eniris en Parizon kaj tie garnizonis. La foto de Sergey kunligas la historian kaj nunan scenojn kaj sukcese revivigas la historion antaŭ 70 jaroj.

 

 

    La praavo de Sergey partoprenis en la milito por gardi Leningradon kaj batalis kontraŭ la faŝisma Germanio. Ĝuste pro tio Sergey ekhavis la ideon fari fotojn trans la tempo kaj la spaco. Sergey diris: "Kvankam Eŭropo spertis ŝuldan kaj financan krizojn, tamen ĝi estas loko ŝatata de multaj turistoj kaj plena je paco kaj ĝojo. Kion la eŭropanoj pensis, kiam ili vidis, ke dum la Dua Mondmilito eksterlanda armeo enmarŝis ilian landon por okupi ĝin?" Li volas per siaj fotoj montri al la homoj la kruelecon de militoj kaj alvoki, ke oni certe domaĝu la pacon.

 

 

    Kiel la ĉefa reprezentanto de la venkitaj landoj Germanio pagis grandegan koston pro siaj faŝismaj agadoj. La fotoj kunigitaj de Sergey revivigas la historion antaŭ 70 jaroj.

 

 

    Sur la strato plena je gaja, malpeza kaj paca atmosfero sin montras aro da fantomoj de iamaj soldatoj kaj kvazaŭ atentigas nin, ke la nuna paco estis malfacile akirita kaj antaŭ dekoj da jaroj tie estis masakro kaj detruiĝo.

 

 

    La 9-an de majo Rusio aranĝis grandiozan revuon en Moskvo okaze de la "Memortago de la Granda Patria Milito". Dum la Dua Mondmilito multaj urboj en Sovetunio estis severe detruitaj.

 

 

    Retumantoj diris: "La fotoj de Sergey ne nur ebligas al ni sperti tian Eŭropon, kian ni neniam spertis kaj ne povis eĉ imagi, sed ankaŭ sentigas al ni la kruelecon de militoj."

 

 

    En tiu ĉi foto la preĝejo memore al Wilhelm la Unua detruita dum la Dua Mondmilito estas starigita sur strato de Berlino. La verko de Sergey kvazaŭ kondukas nin al la pasinteco.

 

 

    Ankaŭ la franca registaro decidis okazigi memorigan aranĝon ĉe la Arko de Triumfo de la Stelplaco en Parizo la 8-an de majo. La foto montras, kiam la germana armeo eniris en Parizon, lokaj civitanoj iris sur straton por subteni sian armeon.

 

 

    Estas neimageble, ke tiom admirinda konstruaĵo havas tiom malhelan historion.

 

 

    Tiu ĉi strato en Moskvo iam estis batalejo kontraŭ faŝistoj antaŭ pli ol 70 jaroj.

 

 

    Sur la foto videblas infanoj, kiuj ludas ĉe la fontano Hercules en Berlino. La fontano estis detruita per bomboj dum la Dua Mondmilito kaj estis rekonstruita poste.

 

 

    La berlina parko Tiergarten trans la tempo kaj la spaco

 

 

    Tankoj sur strato de Moskvo antaŭ 70 jaroj jam estis anstataŭigitaj de modernaj veturiloj. Malgraŭ tio la doloro alportita de la milito neniam povos foriri de la urbo.

 

 

    La Domo de la Germana Parlamento estas fama vidindejo. Antaŭ 70 jaroj la milito ankaŭ ĝin ruinigis.

 

Redaktoro: Niu Xueqin  

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments