El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Naŭa Tutlanda Handikapula Sportkunveno

| 2015-05-13
Bookmark and Share

 

    La 11an de majo en la urboj Mianyang kaj Chengdu de la provinco Sichuan inaŭguriĝis la Naŭa Tutlanda Handikapula Sportkunveno kaj la Sesaj Specialaj Olimpikoj de Ĉinio, kaj en ĝi partoprenas pli ol 6 000 sportistoj, arbitraciistoj, trejnistoj kaj teknikistaj oficistoj.

 

    Kadre de la specialaj olimpikoj okazas ok konkursoj kaj tri neolimpikaj disciplinoj. En la urbo Mianyang okazas ses konkursoj de atletiko, pezlevado, tabloteniso, volano, balruligo, basketbalo, kaj forumo pri saniga plano de sportistoj, familia forumo kaj junulara pintkunveno. En Chengdu okazas la konkursoj de rulsketado kaj naĝo.

 

    La du sportaj eventoj, en kiuj partoprenas 35 delegacioj el la tuta lando, daŭras ĝis la 17a de tiu ĉi monato.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments