El Popola Ĉinio>头条新闻>

Denove okazis tertremo en Nepalo

| 2015-05-13
Bookmark and Share


Maltrankvilaj homoj amasiĝas sur stratoj de Katmanduo.
 

 

 

    Je la 15-a horo kaj 5 minutoj de la 12-a de majo (laŭ la loka tempo) en Nepalo refoje okazis 7.5-magnituda tertremo kun la hipocentro de 30 kilometroj sub la tersurfaco. La ĉefurbo de la lando forte skuiĝis, la tero tremis dum dekoj da sekundoj, polvo leviĝis ĉie, sed ne okazis grava detruiĝo de konstruaĵoj. Nepalanoj iris sur stratojn, kaj estroj de butikoj disdonis botelojn de trinkebla akvo. Laŭ raporto de la usona amaskomunikilo Associated Press la nepala ministerio pri internaj aferoj diris, ke pro la hieraŭa tertremo mortis 42 personoj kaj vundiĝis 1 117 homoj. Pli frue la ministerio parolis pri 36 mortintoj. Nepalaj ŝtatoficistoj kaj savantoj diris, ke estas certe, ke pli grandiĝos la nombro de vunditoj kaj mortintoj.

 


Ĉinaj armeanoj savas lokanojn kaj kontrolas endanĝerigitajn domojn.
 

 

 

    En la sama tempo oni sentis la tertremon ankaŭ en Tibeto, sudokcidenta Ĉinio. Oni tuj sendis sav-teamon el 22 membroj al vilaĝoj kaj faris urĝan savadon domon post domo. La teamo translokigis kaj trankviligis lokanojn kaj sukcese elsavis vunditon. Nun granda nombro da savantoj daŭre kontrolas ĉirkaŭajn vilaĝojn.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments