El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikiĝis filmo pri Deng Xiaoping

| 2015-05-13
Bookmark and Share

 

 

    La 12-an de majo en Pekino estis publike lanĉita la filmo S-ro Deng iras al Vaŝingtono, kiu estos projekciata en la tuta Ĉinio la 15-an. Tiu ĉi estas la unua filmo kiu priskribas la okazon, kiam Deng Xiaoping apenaŭ savis sin de murdoprovo dum sia vizito al Usono. Krome, estas ankaŭ por la unua fojo, ke aperis en publika filmo la bildostria imago de ĉina ŝtata gvidanto.

 

    De la 28-a de januaro ĝis la 5-a de februaro de 1979, ĉina tiama vicĉefministro Deng Xiaoping vizitis Usonon 9 tagojn laŭ la invito de usona prezidento Jimmy Carter. Deng Xiaoping kaj lia edzino vizitis Vaŝingtonon, Atlanta, Houston kaj Seattle.

 

    Fu Hongxing, direktoro de la filmo, diris ke ĉiuj fontoj de la epizodoj, materialoj kaj dialogoj de la filmo estas vera historio kaj multaj materialoj venas de usonaj diplomatiaj dokumentoj jam deklasifikitaj. Li diris, ke la filmo ne kaŝas tiklajn aferojn okazintajn dum la vizito.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments