Xi Jinping vizitis la Ĉina-Belorusan Industrian Parkon

| 2015-05-13
Bookmark and Share

 

    La 12-an de majo ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan vizitis la Ĉina-Belorusan Industrian Parkon en Minsko akompanate de belorusa prezidento Alexander Lukashenko.

 

    Ili vizitis la sablotablon de la industria parko, aŭskultis konigon pri la parko fare de ĝia respondeculo kaj demandis pri kunlaboroj inter entreprenoj de la du landoj kaj pri produktado de entreprenoj en la parko. La industria parko eksponis pentraĵojn verkitajn de belorusaj infanoj pri la parko en ilia imago. La ĉarma belorusa infano donacis al Xi Jinping memfaritan pentraĵon pri sia sopiro al la industria parko.

 

    Xi Jinping kaj Alexander Lukashenko kune ĉeestis la ceremonion, ke la administra komitato de la industria parko donis ateston al la unuaj entreprenoj, kiuj partoprenis en la parko, kaj ke la entreprenoj, kiuj intencas partopreni en la parko, prezentis al la komitato interkonsenton pri partopreno al la parko. La dulandaj ŝtatestroj metis sian subskribon sur la bluan kopion pri la disvolvo de la industria parko.

 

    La Ĉina-Belorusa Industria Parko sidas proksime al la Minska Flughaveno. Kun la planita areo de 91.5 kvadrataj kilometroj ĝi estas la plej granda projekto de Belorusio por inviti eksterajn investojn kaj estas ankaŭ la plej granda projekto pri ekonomia kaj teknologia kunlaboro inter Ĉinio kaj Belorusio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments