El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio: la Heilongjiang-a Muzeo havas 479 mil moveblajn kolektaĵojn

| 2015-05-14
Bookmark and Share


Bronza drako kolektita en la muzeo
 


Mamuto (ostaro) kolektita en la muzeo
 


Rusaj libroj kolektitaj en la muzeo

 

    La 18-a de majo estos la 38-a Monda Muzea Tago. Antaŭ ĝia alveno, la Heilongjiang-a Muzeo publikigis la unuan statistikon de la moveblaj historiaj objektoj en Ĉinio. Ĝis la 12-a de majo la muzeo havas entute 479 mil registritajn kolektaĵojn, je pli ol 60% de la totala nombro de la historiaj objektoj kolektitaj en la provinco Heilongjiang.

 

    La Heilongjiang-a Muzeo fondita en la jaro 1923 havas 92-jaran historion. Ĝi estas organizaĵo pri kulturaj restaĵoj, la plej frua muzeo en la provinco Heilongjiang kaj unu el la muzeoj plej frue fonditaj en moderna Ĉinio. La muzeo estas scienc-esplora centro por kolekti, konservi, esplori kaj montri historiajn objektojn, ekzemplerojn de bestoj kaj plantoj, kaj artaĵojn. Ĝiaj kolektaĵoj tuŝas naturon, historion, arton, antikvajn librojn, rusajn librojn kaj fremdlandajn dokumentojn en antikveco kaj moderneco.

 

    En la jaro 2009 la Heilongjiang-a Muzeo havis kolektaĵojn je 108 584. Post kelkjara kolektado la nombro de la kolektaĵoj atingis 479 mil.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments