El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sep ŝanĝiĝoj en disvolvado de ĉinaj familioj

| 2015-05-14
Bookmark and Share

 

    La 13an de majo la Nacia Komisiono de Sano kaj Familia Planado de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon, kaj publikigis la "raporton pri disvolvado de ĉinaj familioj en la jaro 2015". La raporto montras, ke la disvolvado de ĉinaj familioj travivas sep ŝanĝiĝojn.

 

    La sep ŝanĝiĝoj estas: Unue, la familia grandeco malgrandiĝas, kaj familiaj tipoj estiĝas diversaj. Duopa kaj triopa familioj estas la ĉefa tipo, unuopa familio kaj maljunula familio estiĝas. Due, evidentiĝas diferenco de la enspezo inter la urbaj kaj la kamparaj familioj. 20% da familioj kun plej alta enspezo havas la enspezon 19-oble pli multan ol 20% da familioj kun plej malalta enspezo. Trie, pliiĝas la postulado pri zorgoj kaj medicinaj servoj al maljunuloj en la urboj kaj la kamparo. Kvare, la rolo de patro mankas en prizorgo kaj eduko de infano; nur 7,5% da paroj kune prizorgas siajn infanojn, kaj 11,7% kune edukas siajn infanojn. Kvine, ĝenerala stato de familioj kun unu infano estas pli bona ol tiuj kun kelkaj infanoj. Sese, migrantaj familioj, kaj familioj, kies membroj dise loĝas, fariĝis normala tipo; la nombro de migrantaj familioj okupas preskaŭ 20%, kaj en la kamparo pli ol triono de la infanoj vivas for de siaj gepatroj, kiuj laboras en aliaj lokoj; pli ol 6% da edzinoj kaj kvarono de maljunuloj loĝas respektive for de siaj edzoj kaj siaj gefiloj, kiuj laboras aliloke. Sepe, evidente diferencas servaj instalaĵoj kaj funkcioj inter la urboj kaj la kamparo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments