El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en Pekino la 18-a Internacia Teknologia Ekspozicio

| 2015-05-14
Bookmark and Share

    Antaŭtagmze de la 13-a de majo inaŭguriĝis la 18-a Internacia Teknologia Ekspozicio en la Ĉina Internacia Ekspona Centro de Pekino. La ekspozicio havas la ĉeftemon "Gvidi teknologian kreivecon kaj puŝi industrian evoluon".

 


Kosmonaŭt-aspekta roboto: ĝi povas senti homkorpon kaj koni homvizaĝon, paroli kun homo, respondi aerspacajn demandojn kaj prezenti dancojn.
 


Rapida ekzamenilo: ĝi povas montri per bildostriaj vizaĝetoj (kun malsamaj mienoj) diversajn san-indeksojn en kelkaj minutoj post kiam oni metas sur ĝi pecojn prenitajn de ĉiutagaĵo, manĝaĵo aŭ frukto.

 

    La ĉina kompanio Alibaba prezentas al la publiko sian plej novan aparaton por "pagi per la vizaĝo": konsumanto bezonas nur 1 aŭ 2 sekundojn antaŭ la aparato por finpagi skanante sian vizaĝon. Laborantoj de la kompanio diris, ke la vizaĝ-rekona tekniko baziĝas sur artefarita neŭro-reto, igas komputilon rekoni homojn per la algoritmo de profunda lernado, kaj povas efike preventi la interŝanĝon de vizaĝ-foto aŭ -videaĵo. La precizeco de tiu ĉi tekniko superas tiun de la homaj okuloj.

 

    En la ekspona zono por gejunuloj 80 porcentoj da eksponantoj naskiĝis en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, kaj inter ili estas eĉ tri 20-jaruloj. La juneco montras la viglecon de entreprenantoj kaj kreivecon de pekinaj gejunuloj. Tia entreprenista "junulariĝo" estas evidenta trajto de la teknologia kreivo en tiu ĉi urbo.

 

    Same la senpilota aviadilo estas vaste atentata produktaĵo. En la ekspozicio estas diversspecaj aviadiloj, granda helikoptero kun la povo flugi alten, kaj malgranda aviadileto por kontroli dratajn fostojn.

 

    De la tago de la inaŭguro ĝis la 17-a de majo, en la ekspozicio oni okazigos ankaŭ 7 forumojn kun specialaj temoj kaj 8-fojojn da komercaj intertraktadoj por la teknologiaj fruktoj kaj programoj.

 

Redaktoto: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments