El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hinda ĉefminitro Narendra Modi vizitas Ĉinion

| 2015-05-15
Bookmark and Share


Modi estas bonvenigita en Xi'an.

 

    Matene de la 14-an de majo, hinda ĉefministro Narendra Modi atingis Xi'an kaj komencis sian 3-tagan viziton al Ĉinio. Estas lia unua vizito post la enoficiĝo, kaj alifoja dialogo inter la dulandaj ŝtatgvidantoj de kiam ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis Hindion en la lasta septembro. Laŭ plano, Modi vizitas Xi'an, Pekinon kaj Ŝanhajon por ĉeesti plurajn aranĝojn.

 


Xi Jinping kaj Modi vizitas Dayan-pagodon en Xi'an.

 

    Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Modi en Xi'an. Li esprimis varman bonvenon al Modi. Li diris, ke en la rilatoj inter la du landoj estas granda latenta povo kaj avantaĝoj. Ĉinio kaj Hindio devas laŭ siaj respektivaj strategioj konstrui pli proksiman partnerecon. Modi diris, ke Hindio rigardas Ĉinion kiel la plej grandan najbaron kaj klopodas por fortigi la interfidon, multigi interparolojn pri strategioj, profundigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj kulturajn interŝanĝojn kaj bone trakti malakordojn. Hindio volas kune kun Ĉinio antaŭenpuŝi la rilatojn inter la du landoj al nova etapo.

 


Modi interesas la Argilaj Figuroj de Soldatoj kaj Ĉevaloj.

 

    Ĉinio kaj Hindio estas la plej grandaj evoluantaj landoj en Azio kaj grandaj ekonomioj en la mondo. Pro tio, komerco kaj investo fariĝos la plej gravaj temoj dum la vizito. Kiam Xi Jinping vizitis Hindion pasintjare, la du ŝtatgvidantoj jam decidis antaŭenpuŝi kunlaborojn pri investo, infrastrukturo, mediprotekto, altteknologio kaj pura fuelo.

 

    Samtage okazis speciala bonveniga ceremonio kaj oni bonvenigis la hindan ĉefministron per la tradicie ĉina maniero. Poste, Modi vizitis la Muzeon de Argilaj Figuroj de Soldatoj kaj Ĉevaloj ĉe la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments