El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 11-a Internacia Foiro de Kulturaj Produktaĵoj en Shenzhen, Ĉinio

| 2015-05-15
Bookmark and Share


Grandioza gravuraĵo pri la pentraĵo Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo el ebona radiko
 

 

    La 14-an de majo inaŭguriĝis en la urbo Shenzhen, suda Ĉinio, la 11-a Internacia Foiro de Kulturaj Produktaĵoj, kiu daŭros 5 tagojn. Partoprenas i. a. 84 fremdlandaj organizoj el 40 landoj inkluzive de Rusio, Ĉeĥio kaj Japanio. La nombro de la partoprenantaj landoj ĉi-jare kreskis je 18 landoj kompare kun tiu de la lasta jaro. Pli ol 20% de la totala tereno de la foiro estas okupata de transmaraj eksponantoj. La foiro allogis entute 2 286 organizaĵojn kiel registaroj, entreprenoj.

 

 

    La ĉi-jara foiro havas la ĉeftemon "Unu Zono kaj Unu Vojo", kaj unuafoje starigis specialan pavilonon pri la Silka Vojo. En ĝi estas prezentado pri tradiciaj metiartaĵoj, kreiva desegnado, nemateriaj kultur-heredaĵoj, turismo kaj aliaj fare de 15 landoj kiel Rusio kaj Hindio, kaj de 15 ĉinaj urboj kiel Xi'an, Urumĉio, Kantono, Quanzhou -- ĉiuj el ili estis haltejoj sur la antikva Silka Vojo.

 


Silkaĵo de Li-Nacio de la provinco Hainan

 

    La aparta pavilono de nemateriaj heredaĵoj unuafoje invitis fremdlandan partoprenanton: hinda entreprenista delegacio, organizita de la Hinda-Ĉina Ekonomia kaj Kultura Komitato, alportis brodaĵojn, kupraĵojn, juvelaĵojn kaj lignaĵojn faritajn laŭ tradicia hinda metiarto de 16 organizoj kaj heredantoj de hindaj nemateriaj heredaĵoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments