El Popola Ĉinio>头条新闻>

Biciklado ĉirkaŭ Qinghai-Lago komenciĝos en julio

| 2015-05-18
Bookmark and Share

 

    Lastatempe en Pekino la organiza komitato de la 14a Qinghai-Laga Biciklado de la Pokalo de Qinghai-a Kampara Kredito publikigis la itineron kaj kolorajn ĉemizojn de la konkurso. La konkurso komenciĝos en la urbo Xining de Qinghai-provinco en la 4a de julio.

 

    La konkurso kun 13 stadioj okazos de la 5a ĝis la 18a de julio. La totala vojaĝo longos 2 940 kilometrojn, interalie 2 021 kilometroj por la konkurso. La itinero trapasos plurajn urbojn de Qinghai-provinco, Gansu-provinco kaj la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono, kaj finiĝos en la urbo Yinchuan.

 

    60 teamoj el la tuta mondo anoncis sin al la konkurso. La nombro estas rekorda en historio de la konkurso. Fine 22 teamoj, inkluzive de unu profesia teamo de la Internacia Biciklista Unio, tri profesiaj interkontinentaj teamoj de la Internacia Biciklista Unio kaj 17 interkontinentaj teamoj, estis elektitaj por partopreno en la konkurso.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments