El Popola Ĉinio>头条新闻>

Konstruado de komunumo de komuna sorto por la bono de Ĉinio kaj la mondo

| 2015-05-19
Bookmark and Share

 

    De post la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis al Azio kaj la mondo en kelkaj gravaj okazoj, precipe en internaciaj prelegoj, ke Ĉinio aktive iniciatas konstruadon de la komunumo de komuna sorto.

 

    Konstruado de la komunumo de komuna sorto prezentas la mondan principon. Rilataj esploroj montris, ke ekde la jaro 1800 la tutmonda loĝantaro kreskis de 100 milionoj ĝis 7,2 miliardoj. Tamen nur ĉirkaŭ sesono de la loĝantaro atingis la nivelon de progresinta industrio kaj ĝuas riĉan vivon. Kial la plejparto de la evoluantaj landoj delonge ne povas sin liberigi el malriĉeco? Pri tio la homaro nepre devas fari profundan memekzamenon okaze de la 70a datreveno de venko de la Dua Mondmilito. Estas la komuna konsento, ke akordaj rilatoj kun la medio kondukas al daŭripova disvolvado. Do, ŝanĝo de maljusteco, neracieco kaj malnova ordo devas esti la universale akceptebla vero. Malriĉeco naskas la deziron je ŝanĝo kaj maljusteco kaŭzas plendon.

 

    Xi Jinping emfazis en sia ĉeftona prelego en la inaŭguro de la ĉi-jara Bo'ao-Forumo por Azio, ke kiel granda lando Ĉinio devas porti pli grandan respondecon, preni interkonsiliĝon, komunan konstruadon, dividon kaj kungajnon kiel la principon, sin teni je ĝusta koncepto pri moralo kaj interesoj, protekti mondan pacon, akceli komunan disvolvadon, starigi novtipajn internaciajn rilatojn kun la kerno de reciproka profito kaj kungajno, kaj surbaze de tio starigi novan internacian ordon. Tio estas universale akceptebla vero kaj ĝenerala tendenco.

 

    Ĉinio havas siajn opiniojn por la konstruado de la komunumo de komuna sorto, kaj ĝenerale estas, ke unue, Ĉinio sekvas la vojon de paco kaj disvolvado, kaj la decido neniam ŝanceliĝos; due, ĝi persistas en la ideo de komuna disvolvado, kaj la ideo neniam ŝanceliĝos; kaj trie, ĝi insistas pri azi-pacifika kunlaboro, kaj tiu ĉi politiko neniam ŝanceliĝos. Tio montras la respondecon de Ĉinio. Starigo de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, antaŭenpuŝo de la strategio de "Unu Zono kaj Unu Vojo", kaj starigo de la azia komunumo de komuna sorto por plue kovri la tri kontinentojn de Azio, Eŭropo kaj Afriko, integri la du ekonomiajn ciklojn de Azio kaj Eŭropo, akceli kunlaborojn inter laŭlonge koncernaj landoj, estas konkretaj rimedoj.

 

    La propono pri starigo de la komunumo de komuna sorto estas por la bono de Ĉinio kaj la mondo. Tio estas logika etendiĝo de Ĉinio, kiu kun rapida disvolvado "havas enlandan harmonion kaj esperas mondan pacon, kaj kies enlanda harmonio rezultigas eksterlandan harmonion". Tio estas la valorkoncepto de Ĉinio kiel "koncernanto de interesoj".

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments