Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Kolektado kaj kirl-rostado de teo

| 2015-05-20
Bookmark and Share

de WANG CHUAN

 

 

    La urbeto Longwu sidas en la distrikto Xihu, je 15 kilometroj for de la urbocentro de Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio. De la antikveco la loko estas abunda je te-arboj dank' al la taŭgaj kondiĉoj kaj klimataj kaj geografiaj. Tie estas duono da bazoj de Longjing-teo de la Okcidenta Lago. En la vilaĝo Longmenkan de Longwu oni okupiĝas pri plantado de te-arboj, kirl-rostado kaj vendado de te-folioj dum pli ol 500 jaroj.

 

 

    En la vilaĝo Longmenkan fekundas pli ol 1 600 muojn da te-ĝardenoj, kie prosperas ĉefe la te-arboj Longjing-43 kaj aliaj. Ĉiujare antaŭ la festo Klaro kaj Brilo, kiu venas en la 4-a, 5-a aŭ 6-a de aprilo, te-kulturistoj iras sur montojn por kolekti te-foliojn. Poste ili devas kiel eble plej rapide faras kirl-rostadon. Laŭ konigo, la plejparto da te-folioj kolektitaj antaŭ la festo estas Longjing-43, kies prezo estas inter 1 mil kaj 5 mil juanoj por 0.5 kilogramo laŭ ĝia kvalito.

 

 

    Kolektado de te-folioj estas peniga laboro. Tiuj, kiuj estas lertaj en la kolektado, povas rikolti nur 2-2.5 kilogramojn da te-folioj ĉiutage. Kiam venas la sezono de te-kolektado, la te-kulturistoj kaj iliaj familianoj devas iri sur montojn por fari kolektadon. Malgraŭ tio, ili ne povas mem plenumi kolektadon de te-folioj en sia te-ĝardeno. Do, ili devige petas helpon de fakaj te-kolektistoj el aliaj provincoj.

 

 

    Sinjorino Wang kaj ŝiaj 7 samlokanoj venis de la provinco Hubei al Hangzhou por helpi lokanojn en la kolektado de te-folioj. Portante pajlan ĉapelon sur la kapo, ili eklaboris sur monto je la 7-a horo. "Ĉiujare ni laboras tie dum pli ol 20 tagoj." Prenante tagmanĝon liveritan de la dunganto, Wang babilis kun mi. "Nun ni iom ripozas dum manĝado kaj poste ni daŭrigos nian laboron. Dum la tuta mateno mi ne ripozis kaj kolektis ĉirkaŭ 1.5 kilogramojn da te-folioj."

 

 

    Post iom da tempo de kolektado, te-kulturistoj metis la kolektitajn te-foliojn en vektojn kaj portis ilin malsupren de la monto por sunumi.

 

 

    70-jara Ge okupiĝas pri kulturado de te-arboj dum la tuta vivo. Li diris, ke lia familio prosperas dank' al teo. Dum la dinastioj Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1911) liaj prauloj funkciigis te-vendejojn en la urbo Ŝanhajo, en la provincoj Jiangsu kaj Zhejiang, sudorienta Ĉinio. La viroj en la familio prenas produktadon de teo kiel vivtenadan rimedon. Ili atenteme kulturadas la te-arbojn kun mil-jara historio kaj firme observas la antikvan teknologion pri ĝia bakado.

 

 

    Influite de sia familio, la maljuna Ge estas tre lerta en plantado de te-arboj, en ĝiaj kirl-rostado, taksado kaj gustumado. Te-ĝardeno kaj -vendejo estas lokoj nesidigeblaj por lia ĉiutaga vivo.

 

 

    La tradicia maniero por trakti te-foliojn enhavas skui, premi, ĵeti, frapi, mueli kaj aliajn entute 10 procedojn.

 

 

    La prezoj de te-folioj kolektitaj en malsamaj periodoj havas grandajn diferencojn. La sekigitaj te-folioj kolektitaj antaŭ la festo Klaro kaj Brilo povas esti venditaj je 3 mil juanoj por 500 gramoj. Kaj tiuj kolektitaj post la festo estas relative malmulte kostaj malgraŭ tio, ke ankaŭ ili estas tre bonaj te-folioj.

 

 

    La vilaĝanoj de Longmenkan tre ŝatas trinki teon pro la loka aparta geografia pozicio kaj la bonkvalita fontakvo el la lago Bailong en monto. Ili plejparte havas la kutimon prepari teon per fontakvo por ĝui pli bonan senton ĉe la buŝo.

 

 

    Por te-kulturistoj tre gravas ankaŭ elektado de te-ujoj. La klientoj, kiuj aĉetas te-foliojn por si mem, ŝatas simplajn te-ujojn relative malmulte kostajn. Sed por donaco al parencoj kaj amikoj, oni certe elektas ilin pakitajn per elegantaj skatoloj en karaj kostoj.

 

 

    Longjing-teo de la Okcidenta Lago estas ja preparita.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments