El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Hispana kongreso en turisma ponto

| 2015-05-20
Bookmark and Share

    La unua semajnfino de majo kun la antaŭa festa vendredo ("ponto", laŭ la kutima lingvouzo en Hispanio) ebligis la okazigon de frua Hispana Kongreso de Esperanto, jam la 74a laŭ la tradicia kalkulado de ĉi tiu ĉiujara celebrado.

 

    Ĉi-jare la evento disvolviĝis en mezgranda urbo, tre konata por enlandaj turistoj pro ĝiaj ampleksaj kaj flegataj strandoj kaj ĝia proksimeco al Valencio, Cullera (proksimuma prononco: Kuljera). Oni povis profiti iom avancitan preskaŭsomeron, pro jam sufiĉe alta temperaturo; kelkaj kuraĝis jam sin bani en Mediteraneo, kaj iuj eĉ bruligis sian haŭton pro la frua neatendite forta suno.

 


Enric Baltasar, kunordiganto de LKK, donacas librojn en kaj pri Esperanto al la skabenino pri kulturo, Maria Carmen Tormos, inter kiuj staras la prezidanto de HEF José Antonio del Barrio (Foto: Denver Djego Garrison)

 

    Partoprenis ĉ. 90 homoj, tre ekvilibre dividitaj laŭ aĝoj kaj deveno el diversaj partoj de Hispanio. Venis ankaŭ vizitantoj el pluraj eŭropaj landoj, sed pleje menciindas la aktiva ĉeesto de junuloj el Koreio, Vjetnamio, Ĉinio kaj Usono, studantaj aŭ laborantaj en Hispanio. La ĉefrolo de junuloj ankaŭ rimarkindas pro la organizado, kiu plejparte falis sur la respondeco de la novaj aktivuloj de la Valencia Esperanto-Asocio.

 

    La kongreson inaŭguris la skabenino pri kulturo de la urbestraro, kun la prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio (HEF), José Antonio del Barrio kaj la kunordiganto de la LKK kaj la Valencia Asocio, Enric Baltasar.

 

 

    Kiel kutime ĉe la hispanaj kongresoj, disvolviĝis tre varia programo kun kulturaj, klerigaj, organizaj, ludaj kaj turismaj eroj. Inter la unua elstaris la koncerto de Jonny M, kiu dancigis kongresanojn dum la sabata vespero, post la tradicia paeljo (valencia rizplado). Estis prezentitaj la projektoj de HEF por la nuna jaro, inter kiuj la celebrado de la datreveno de la dua parto de la verko Donkiĥotode Cervantes, kiu estos eldonita en elektronika eldono en 2015. Filmoj, ateliero pri merkatiko kaj kreemo, tradukado de kantoj, paroladoj pri aziaj landoj, prezentado de bibliotekoj, debatoj pri la estonto, libroservo, interalie, kompletigis la tre diversan programon.

 

    La vizito al la plurjarcenta kastelo de Cullera ebligis ĝui komunan grimpadon, tre imponan pejzaĝon kaj originalan lecionon pri taga astronomio. La lastan vesperon eblis viziti la regionan ĉefurbon Valencio kun gvida akompano de la membroj de la loka grupo.

 

 

    Dum la kongreso oni propagandis du aliajn renkontojn okazontajn post somero en Hispanio: la Internacia Semajno pri Kulturo kaj Turismo, komence de oktobro en la konata "Costa Brava" de Katalunio kaj la Andaluza Kongreso, kiu disvolviĝos inter la 30a de oktobro kaj 1a de novembro en la ankaŭ fama pro ĝiaj vinoj Jerez de la Frontera (la patrujo de la ŝereo). La venonta kongreso probable okazos en julio 2016. La decido estos baldaŭ prenita, sed bona kandidato el regiono Ekstremaduro estis prezentita en Cullera.

 

    Filmetoj kun scenoj de la nuna kaj ankaŭ de lastjaraj hispanaj kongresoj eblas spekti jam en la jutuba kanalo de HEF: https://www.youtube.com/esesperanto.

 

José Antonio del Barrio

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/05/hispanio-2/)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments