El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ŝipo Yulin de la Ĉina Mararmeo partoprenas en la internacia ekspozicio pri defendaj aferoj

| 2015-05-20
Bookmark and Share

 

    La 19-an de majo en Singapuro estis lanĉita la 3-a taga Azia Internacia Ekspozicio pri Surmara Defendo en 2015. Laŭ invito la misil-ekipita destrojero Yulin de la Ĉina Mararmeo partoprenas en la ekspozicio.

 

    Dum la ekspozicio okazas ankaŭ surmara komuna ekzercado de multaj landoj kadre de la forumo inter mararmeoj de la okcidenta Pacifiko. La ŝipo Yulin partoprenos en simula ekzercado ĉe haveno, surmara veturado en formacio, surteriĝo de helikopteroj, surmaraj atako kaj defendo, pafado de ĉefa armilaro kontraŭ maro kaj tiu de alia armilaro kontraŭ la ĉielo. La Ĉina Mararmeo faros interŝanĝojn pri militaj aferoj kaj kulturoj kun alilandaj mararmeoj por akceli reciprokajn praktikajn kunlaborojn.

 

    Kiel fondinta membro de la forumo Ĉinio ĉiam aktive partoprenas en diversaj aranĝoj kadre de la forumo. En la jaro 2014 la Ĉina Mararmeo gastigis la 14-an Jarkunvenon de la Forumo inter Mararmeoj de la Okcidenta Pacifiko. Dum la jarkunveno la membrolandoj unuanime aprobis la "Regularon pri Neatendita Renkontiĝo Surmare".

 

    La ŝipo Yulin estas nova misil-ekipita destrojero farita de Ĉinio. Kun bona kapablo por batali kontraŭ maro, ĉielo kaj submaraj ŝipoj ĝi multfoje plenumis trejnadon en malproksima maro kaj ekzercadon por batalo. De la 2-a de julio ĝis la 21-a de novembro 2011 la ŝipo Yulin veturis al la golfo Adeno kaj marareo de Somalio por plenumi la 9-an eskortan taskon. Dum 176 tagoj ĝi eskortis 209 ĉinajn kaj alilandajn ŝipojn, partoprenis en la internacia ekspozicio pri defendaj aferoj en Brunejo, vizitis Kuvajtion kaj Omanon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments