El Popola Ĉinio>头条新闻>

Unuafoje eksportita la teknologio de ultralta-tensia elektroenergio

| 2015-05-20
Bookmark and Share

 

    La 19-an de majo okazis en Brazilo ceremonio por la meto de la unua konstruŝtono de la projekto Belo Monte por transporti ultralta-tensian elektroenergion. Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj brazila prezidanto Dilma Rousseff ĉeestis la ceremonion, kiu markas lanĉon de la tria plej granda hidroelektra projekto en la mondo. Ĝi estas la unua ultralta-tensia elektroenergia projekto de la Ŝtata Elektroenergia Kompanio de Ĉinio en alia lando. Tio signifas, ke tiukampa teknologio de Ĉinio havas grandan sukceson kaj ankaŭ rilata kunlaboro inter Ĉinio kaj Brazilo gajnas gravan frukton.

 

    Laŭ informo, Belo Monte estas la dua plej granda hidroelektrejo en Brazilo kun la instala kapacito de 11 milionoj da kilovattoj. La projekto fariĝos la unua transporta linio de ultralta tensia elektroenergio en Ameriko, kaj ĝi povos transporti la hidroelektron de la norda parto de Brazilo al ĝia suda parto. Kun la longeco de 2 084 kilometroj, la projekto laŭplane finiĝos en la fino de 2017.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments