El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis la plej granda vendejo de Disney en Ŝanhajo

| 2015-05-21
Bookmark and Share

 

 

    Je la 14-a minuto de la 1-a horo posttagmeze de la 20-a de majo oficiale malfermiĝis en Ŝanhajo la plej granda vendejo de Disney en Ĉinio. Post nur unu horo, oni anoncis, ke klientoj ne plu atendu vicante ekster la pordo, ĉar jam estis sufiĉe da klientoj en la vendejo.

 

    Pli ol 2 mil diversaj varoj estas troveblaj en la vendejo, kiu liveras komfortan medion al la klientoj, malgraŭ tre granda nombro da homoj. Oni povas laŭorde aĉeti ŝatatajn varojn, samtempe ĝuante la kartonan filmon faritan de Disney.

 

    La placo ekster la vendejo estas unika en la mondo. En ĝia centro troviĝas la figuro de Muso Mickey el floroj. Oni konstruos sonorilan turon, el kiu 13 klasikaj figuroj de Disney raportos la tempon po duona horo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments