El Popola Ĉinio>头条新闻>

Latin-amerika vojaĝo de la ĉina ĉefministro: granda ŝakludo

| 2015-05-21
Bookmark and Share


Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj brazila prezidento Dilma Rousseff en la brazilja prezidentejo.
 

Ĉefministroj de Ĉinio, Hungario, Serbio kaj Makedonio ĉeestas subskribon de dokumentoj pri kunlaboro de kontinent-mara rapida itinero inter Ĉinio kaj Eŭropo.
 
    Je la 18a horo de la 18a de majo la aviadilo de ĉina ĉefministro Li Keqiang surteriĝis en la aerarmea bazo en Braziljo. Post la halto en Irlando, ĉefministro Li flugis ankoraŭ dek horojn, kaj fine atingis Brazilon. Tio estas lia unua vojaĝo al Latin-Ameriko post la enoficiĝo kiel ĉefministro.
 
    Unu el liaj taskoj estas akceli kunlaboron de produktokapablo kaj ekipaĵa fabrikado inter Ĉinio kaj latin-amerikaj landoj. Dum la vizito li ĉeestis subskribon de interkonsentoj pri infrastruktura konstruado, fabrikado, agrikulturo, scienc-tekniko kaj komunikado.
 
    Estas evidente, ke infrastruktura konstruado en latin-amerikaj landoj bezonas fortiĝon. Ĉefministro Li ĝuste kaptas tion, kaj prenas la kunlaboron de produktokapablo por altgradigi la kunlaboron de kaj rilatojn inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko.
 
    Por Latin-Ameriko, la kunlaboro de produktokapablo povas alporti al ili teknikon, ekipaĵon kaj kapitalon, kiujn ili urĝe bezonas, kaj ankaŭ povas doni al ili la movforton trarompi la botelkolon de la disvolvado, kiu tro multe dependas de la eksporto de resursoj.
 
    Por Ĉinio, la kunlaboro kun Latin-Ameriko en produktokapablo povas liveri al ĉinaj entreprenoj pli grandan merkaton, helpi reziston al la premo de ekonomia malsupreniro, kaj vastigi la spacon de la ĉina disvolvado.
 
    Oni povas diri, ke la kunlaboro en produktokapablo inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko estas kungajna.
 
    De post sia enoficiĝo Li penadas antaŭenpuŝi la internacian kunlaboron pri produktokapablo. Dum ĉiu vizito li energie disvastigas ĉinajn teknikon kaj ekipaĵojn de fervojo por grandrapidaj trajnoj kaj elektroenergio, kaj liaj spuroj estas troveblaj en Azio, Afriko kaj Eŭropo. Pro tio li estas nomata "supera vendisto" de Ĉinio.
 
    Ĉi-foje Li iris al Latin-Ameriko, kaj la kunlaboro pri produktokapablo ankoraŭ estas varme diskutata temo. La internacia kunlaboro kondukata de Li povas rezisti la riskon de malsupreniro de la monda ekonomio, kaj helpas starigon de la monda komunumo de komuna sorto. Tio estas ne simpla resumo de kelkaj interkonsentoj kaj monsumo, sed granda ŝakludo.
 
Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments