El Popola Ĉinio>头条新闻>

Homoj preferas geedziĝi en la 20a de majo

| 2015-05-22
Bookmark and Share

 

    En la ĉina lingvo la prononco de "la 20a de majo" similas al tiu de "mi amas vin", kaj pro tio ĝi estas rigardata kiel bona tago por geedziĝo. Tiutage homoj svarmis al ĉiuj geedziĝaj registrejoj. Ĝis la kvina horo posttagmeze en Pekino entute 5 158 paroj da gejunuloj sin registris por geedziĝo, pli multe ol en la 14a de februaro, la tago de Valenteno.

 

    Raportisto informiĝis el la geedziĝa registrejo de la distrikto Haidian, ke matene en tiu tago la oficejo registris pli ol 600 parojn da gejunuloj, sed kutime ĝi ĉiutage akceptas nur 200 ĝis 300 parojn. Koncerna respondeculo de la distrikto diris, ke malgraŭ la granda nombro, ili certigas, ke ĉiuj paroj povas esti glate registritaj.

 

    Sed interese, ke ankaŭ 226 paroj da geedzoj divorcis en tiu tago.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments