El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Meng Haoran

| 2015-05-22
Bookmark and Share

 

Al s-ro Zhang la Kvina,

Ascendinte la Orkidean Monton en Aŭtuna Tago

Sur la norda mont' en blanka nubaro,

Ermito ĝojas de natur-teneroj.

Ascendas altaĵon rigardi foren.

Koro sekvas post sovaĝaj anseroj.

-0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/

0=0/ =0/ -0/ -0/ =0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/

=0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/

Tristo ekas pro vespera krepusko,

Kaj vidas en la aŭtuno agrabla,

Ke vilaĝanoj de tempo al tempo

Ripozas ĉe pramej' de plaĝo sabla.

=0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/

0=0/ -0/ 0=0/ 0=0/

0-0/ =0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/

Ĉielrande arboj etas kapsele.

Rivere insul' similas al luno.

Venu kun vino en Duobla Naŭa

Por fest-drinko ĝisebria en kuno.

-0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ =0/ 0=0/

=0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Meng Haoran(689 ~ 740), fama poeto en Tang-dinastio, estis lokano de Xiangzhou (nuna Xiangyang de Hubei-provinco). Krom unufoja vizito al la imperia metropolo Chang'an en sia 40-jaraĝo por partopreni en ŝtata ekzameno, Meng Haoran ĉiam ermite vivis en sia hejmloko okupante sin per legado kaj versado. Versaĵoj de Meng Haoran ĉefe temis pri pejzaĝoj kaj idilio. Kiel majstroj pri idilio dum la prospera etapo de Tang-dinastio, Meng Haoran kaj Wang Wei estis nomataj kune kiel Wang-Meng. Poemaro de Meng Haoran nun legata enhavis 263 poemojn, el kiuj nur malpli ol dek havis esp-igon. 

 

    Kiel la titolo montris, ke la poemon la aŭtoro verkis ascendinte la Orkidean Monton en aŭtuna tago kaj sendis al malnova amiko s-ro Zhang la Kvina.

 

    S-ro Zhang nomiĝis Zhang Zirong. Li ermite vivis en La Blankgrua Monto ĉ. je unu kilometro sude de la monto Xianshan. La aŭtoro Meng Haoran loĝis proksime ĉe la monto Xianshan. Tial Meng ascendis la monton kun sopiro kaj sendis la poemon.

 

    La unua versduo skribis pri la motivo de monto-ascendo.

 

    La tria kaj kvara versoj esprimis sopiron de la aŭtoro pri sia amiko. Pro la sopiro li ascendis monton por rigardi malproksimen, tamen li vidis ne la amikon, sed nur sovaĝajn anserojn flugantajn suden.

 

    En la kvina kaj sesa versoj ni legis, ke ankaŭ la sovaĝaj anseroj forflugis ne plu videblaj. Dume vespero pli kaj pli proksimiĝis. Pala tristo ekŝvebis ĉe la koro de poeto. Tamen la bela pejzaĝo de aŭtuna monto inspiris lin pli vigla.

 

    La sekvaj kvar versoj skribis pri ĉirkaŭrigardado de sur la monto foren: Post tuttaga laborado, homoj hejmenrevenas vespere du- aŭ- tri-ope. Iuj promenas sur strando, la aliaj ripozas ĉe pramejo. Ilia konduto estas senurĝa, kun iom da senzorgeco. Arboj ĉe horizonto vidiĝas kiel etaj kapseloj, kaj la blankaj sablaĵoj en krepusko vidiĝas klaraj, kvazaŭ sub vualo de lunlumo. Tiuj kvar versoj legiĝis tiel nature kaj flue, kreante kvietan mondon.

 

    La lasta versduo "Venu kun vino en Duobla Naŭa / Por fest-drinko ĝisebria en kuno" bone eĥis al la poemkomenco,akcentante kaj la sezonon "aŭtuno" kaj la sopiron pri s-ro Zhang la Kvina, kaj tiel ke ni sentis la amikecon vere sincera.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments