El Popola Ĉinio>头条新闻>

Peng Liyuan intervidiĝis kun la lernejanoj de Aŭstralio

| 2015-05-22
Bookmark and Share

    Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, en la 21-a de majo intervidiĝis kun la lernejanoj de la kolegio Launceston's Scotch Oakburn de Tasmania de Aŭstralio.

 

 

    Dum la intervidiĝo, sinjorino Peng intime babilis kun la instruistoj kaj lernantoj de la kolegio. Kun granda intereso, ŝi aŭskultadis la rakontojn pri iliaj diversaj "aventuroj" en la vojaĝo en Ĉinio kaj spektis la de ili faritajn kaligrafaĵojn kaj metiartaĵojn.

 

 

    Peng Liyuan diris, ke baldaŭ alvenos la Internacia Infana Tago, okaze de tio, prezidanto Xi kaj mi salutas vin ĉiujn. La vizito estas unu el la gravaj kulturaj interŝanĝoj de Ĉinio kaj Aŭstralio en la kuranta jaro. Ŝi esperas, ke la gastetoj lernos la ĉinan lingvon kaj ĉinan kulturon, plimultigos sciojn pri Ĉinio, daŭre estos mesaĝisto por la amikeco de la du landoj kaj kuraĝigos pli da aŭstraliaj gejunuloj koni Ĉinion kaj fari kontribuon por la amikeco de la du flankoj.

 

 

    La estro kaj lernejanoj de la kolegio diris, ke ili tre dankas prezidanton Xi Jinping kaj profesoron Peng Liyuan pro la invito al Ĉinio. La ĉarma pejzaĝo kaj longa historio de la lando lasis al ili belan memoron malfacile forgeseblan dum la tuta vivo. La lernantoj deklaris per la ĉina lingvo: "Ni amas Ĉinion!"

 

    En la aŭstralia kolegio, ĝemela lernejo de la lernejo Shijingshan en Pekino kaj dumtaga lernejo kiu faras edukadon de pedagogio ĝis mezlerneja nivelo, funkcias kursoj pri la ĉinaj lingvo kaj kulturo por la lernantoj de kaj super la 4-a klaso. En majo de 2014, ĝiaj lernantoj letere invitis Xi Jinping kaj Peng Liyuan fari viziton al Tasmania. En sia restado en Tasmania dum la pasinta novembro, Xi Jinping kaj Peng Liyuan intervidiĝis kun la lernejanoj, plantis arbojn kun ili kaj invitis ilin al Ĉinio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments