El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Yan Yun

| 2015-05-22
Bookmark and Share

 

Falantaj petaloj

Kien revenas for la primavero?

Drinku ankoraŭ tason kun prefero.

Silentas floroj al mia demando:

Por kiu velkas, floras en prospero?

=0/ 0=0/ -0/ -0/ =0/

=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Yan Yun(mankas al ni informoj pri lia vivo, kredeble li vivis ĉirkaŭ 844), kun adoltiĝa nomo Yan Zizhong, estis lokano de Wu'xin (en nuna Zhejiang-provinco).

 

    Yan Yun ĉiufoje malsukcesis en ŝtata oficistiga ekzameno. Li lertis en versado, sed restis nur unu lia peco en la Plena Kolekto de Tang-poemoj.

 

    Sub luno kaj antaŭ floroj estis inspira sceno, kiam ĉinaj antikvaj poetoj ofte verkis ion. Fazoj de la luno kaj disflorado kaj falo de floroj estis senfina fenomeno en naturo. Tamen, sub plumo de malsamaj poetoj kreiĝis diversaj poemoj kun tre malsamaj sentoj. En poezio de antikva Ĉinio estis tre multaj poemoj pri falo de floroj. Plej ofte la pejzaĝo donis inspiron al poetoj, kaj la poetoj transmovis sian senton al la pejzaĝoj. Vidante la falon de floroj, la antikvaj poetoj pensis pri sia sorto kaj sentimentale sentis la mallongecon de homa vivo.

 

    Tiu ĉi poemo konsistis el nur kvar versoj. La unua verso indikis pri sezono. La dua verso pri loko—antaŭ floroj. En la tria verso la poeto demandis al la floroj, sed ricevis nenian respondon.

 

    La ŝtata ekzameno de Tang-dinastio okazis en la unua monato, kaj oni publikigis la nomliston de sukcesintoj en la dua monato. Kvankam tio estis en la monatoj kun printempo plej pompa, tamen la poeto travivis nur novan malsukceson en la ekzameno, tial en la lasta verso li metis demandon: "Por kiu velkas floras en prospero?" La malbona humoro pro la "velkado" kaj la granda kontento pri la "disflorado de floroj" faris drastan kontraston. Ni povis facile senti la amaron de la poeto en liaj versoj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments