El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Yu Qian

| 2015-05-22
Bookmark and Share

 

Pri kalko

Post mil frapegoj kaj hakad' ĝi venas el la monto,

Trapasas spite turmentadon de flam-anakondoj;

Eĉ frakasiĝon de la korpo ĝi neniom timas,

Deziras ĝi nur resti pure blanka en la mondo.

0-0/ =0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ -0/ =0/ -0/ -0/ =0/

0-0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Laŭlum)

 

    Yu Qian (1398~1457),kun adoltiĝa nomo Yu Tingyi, estis lokano de Qiantang (en nuna Hangzhou, Zhejiang-provinco). Yu Qian sukcese trapasis la metropolan ekzamenon en Yongle-erao (1403~1424), poste li funkciis en Kortego sinsekve kiel cenzoro, vicministro, ministro de la ministerio de nacia defendo k.c. Li iam komandis armeon rezisti invadon de malamika mongola armeo. Poste li estis maljuste ekzekutita de la imperiestro Ming Yingzong en 1457.

 

    Tiu ĉi poemo estis verkita de Yu Qian en 17-a jaraĝo por laŭdi kalkon. Supraĵe pri kalko, sed fakte pri homo, pri la aŭtoro mem, kun instigo trapasi ĉian severan pruvon same kiel la modelo kalko.

 

    La unua verso skribis pri ekspluato de kalkoŝtonoj: La kalkistoj devis fari milojn da frapegoj kaj hakadoj por elfosi la kalkoŝtonojn, poste transporti ilin tra danĝeraj vojoj el profunda monto. Tamen elvenigo el la profunda monto estis nur komenco. Sekve la kalkŝtonoj estis ĵetitaj en kalkfornon, post hardado per varmega fajro kun temperaturo de pli ol 900 gradoj naskiĝis fortika kalcinita kalko. La vortoj “spite turmentadon de flam-anakondoj” skribis prozopopee pri ĝia granda aplombo antaŭ ĉia kruela ekzameno: ĉu miloj da frapegoj aŭ hakadoj, ĉu bruligo en fajra flamo, nur por ke ĝi estu nenio. Kiom spitema kaj forta ĝi ja estas!

 

    Post bapto de fajro, la kalkoŝtonoj ankoraŭ devis trapasi pruvojn de akvo. Oni ĵetis kalcinitan kalkon en akvon, post krevado, iom post iom diseriĝis la kalcinita kalko kaj fine formiĝis en pulvoroj de estingita kalko,per kiu oni povis stuki murojn, tiel ke aperis impona blanka palaco en la homa mondo.

 

    En la lastaj versoj ni kvazaŭ aŭdis la parolon de la kalko: “Mi timas neniom pri korpo-frakasiĝo, sed deziras nur resti pure blanka en la mondo!” Per la parolo de la kalko nia poeto ja esprimis sian spitemon al ĉia ofero kaj obstinan strebadon al bonvirto.

 

    Kia poeto, tia poemo,nur bonvirta homo povas verki senmortan poemon.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments