El Popola Ĉinio>头条新闻>

Oficiale komencita la surmara manovro "Kunlaboro inter Ĉinio kaj Singapuro en 2015"

| 2015-05-25
Bookmark and Share


Elhaveniĝas la singapura ŝipo Intrepid.
 


La ĉina ŝipo Yulin en rapida veturado

 

    Matene de la 24-a de majo la ŝipo de la Ĉina Mararmeo Yulin ekveturis de la bazo en Changi de Singapuro. Tio markis oficialan komencon de la surmara manovro "Kunlaboro inter Ĉinio kaj Singapuro en 2015". Post elhaveniĝo la ŝipo Yulin kaj singapuraj ŝipoj Intrepid kaj Warrior veturis al marareo oriente de la Malaja Duoninsulo kaj faros preparadon por pafado de ĉefa armilaro kontraŭ maro. La ĉi-foja pafado estas la unua komuna ekzercado pri uzado de armiloj inter la dulandaj mararmeoj kaj estas ankaŭ la ĉefa enhavo de la manovro "Kunlaboro inter Ĉinio kaj Singapuro en 2015".

 

    Zhang Mingqiang, komandanto de la ŝipo Yulin kaj vicestro de iu filio de la destrojera floto, konigis, ke la tri ŝipoj faros ekzercadon pri komuna defendo kontraŭ aera atako, surmara rezistado, surteriĝo de helikopteroj kaj veturado en formacio. La manovro finiĝos posttagmeze de la 25-a de majo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments