Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

UEA kaj Esperanto en la Monda Eduka Forumo de Unesko

| 2015-05-25
Bookmark and Share

 

    Kunlabore kun Korea Esperanto-Asocio (KEA), nome de UEA, tri koreoj ĉeestis en la Monda Eduka Forumo organizita de Unesko de la 18a ĝis la 22a de majo en la urbo Incheon, Koreio. La tri personoj estas Lee Jungkee (estrarano de UEA), Lee Young-koo (prezidanto de KEA) kaj Park Yong-sung (sekciestro de ILEI-Koreio).

 


Lee Jungkee kun la prezidanto de la Koalicio pri Eduka Politiko de Vanuatu.

 

    La slogano de UEA por la forumo estas "Edukado por Mondo de Najbaroj". Apud la forumejo estis starigita Esperanto-budo – permeson por tio ricevis nur naŭ Neregistaraj Organizaĵoj.

 

    Tio simbole diras, ke Esperanto estas unu el la gravaj organizaĵoj en la internacia komunumo. Oni taksis, ke du mil konferencanoj plus klasgrupoj kun instruistoj vizitos la budojn, KEA sekve presis tri mil trilingvajn flugfoliojn (vidu la supran foton) por disdoni kune kun Esperanto-naztukoj.

 

Fonto: EKO 2015-20 majo 22

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments