El Popola Ĉinio>头条新闻>

John Nash forpasis pro aŭto-akcidento

| 2015-05-25
Bookmark and Share


John Nash
 


Afiŝo de la filmo Bela Menso

 

    Laŭ raporto de la usonaj amaskomunikiloj en la 24-a de majo, la 86-jara John Nash, Nobel-premiito pri ekonomiko kaj la modelo de la filmo Bela Menso, kaj lia edzino forpasis pro aŭto-akcidento en la 23-a en Nov-ĵerzejo, Usono.

 

    Laŭ la ŝtata polico de Nov-ĵerzejo, Nash kaj lia 82-jara edzino renkontis la akcidenton en taksio. Ili estis survoje hejmen de la loka flughaveno post vojaĝo al Norvegio, kie Nash ricevis la premion Abel, konsiderata kiel la kvazaŭa Nobel-premio pri matematiko. La televida reto CNN raportis, ke la taksio perdis sian regadon kaj frapiĝis kontraŭ gardrelo. Pro tio la geedzoj estis ĵetitaj ekster la aŭton kaj forpasis.

 

    John Nash, fama usona matematikisto, havis grandan atingon en ludoteorio kaj gajnis la Nobel-premion pri ekonomiko en 1994. La premion li ricevis kune kun John Harsanyi kaj Reinhard Selten, el kiuj la lasta estas esperantisto.

 

    Oni ofte diris, ke Nash estas la plej fama "frenezulo" en la mondo, ĉar li skribis sian doktoran disertacion pri ludoteorio en la aĝo de nuraj 21 jaroj, kaj la teorio, kiun li tie elmetis, poste estis nomita Nash-ekvilibro. En la aĝo de 30 jaroj Nash ekhavis skizofrenion, sed li mirakle ĝin venkis post 30 jaroj. El la epizodoj de lia vivo rilate al la malsaniĝo kaj lia kreado en matematiko oni faris la filmon Bela Menso, kiu akiris la Oskaron de la plej bona filmo kaj aliajn premiojn.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments