Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Yu Xiuhua: skuanta mondo (II)

| 2015-05-26
Bookmark and Share

    "Skuanta mondo" estas propra sperto de Yu Xiuhua kiel paralizito kaj ŝia memesprimo pri la "resaniĝo" dum la akuŝado de poemoj. Pro tio ĝuste per tiuj vortoj ŝi titolis ankaŭ sian poemaron.

 

La Red.

 

    Kiam mi volis esprimi min mem per vortoj, mi elektis la poemon. Ĉar mi, turmentata de cerba paralizo, fortostreĉas en skribado, kaj tio devigas min plenforte regi la ekvilibron de la korpo kaj plenforte premi la dekstran pojnon per la maldekstra mano -- por ke mi povu aperigi malordajn skribojn. Kaj inter ĉiuj ĝenroj literaturaj, la poemo postulas la plej malmultajn vortojn. Do, la elekto estis natura.

 


La poemaro Skuanta Mondo

 

    Tamen, tiamaj versoj certe ne povas esti nomataj "poemoj". Ili estas nur frazoj, kiuj ĝojigis min: mi fariĝis plena de ĝojo, kiam tiuj aĉaj skribaĵoj plenigis la tutan kajeron. Mi transdonis tutan kajeron da poemoj al mia instruisto por ke li ilin legu. Li komentis: "Vi estas vere aminda knabino. Eĉ malgrandaj pecetoj de la vivo fariĝas viaj poemoj." Tiuj simplaj frazoj kortuŝis min, kaj jam sufiĉis por mi, ke iu diris ke mi estas aminda. Mi agnoskis, ke la amindeco akompanos min dumvive, kaj estas fakte tiel.

 


Yu Xiuhua en skribado kun granda malfacilo

 

    Por mi, nur dum la poemverkado mi estas perfekta, trankvila kaj povas senti plezuron. Fakte, mi ne estas silentema, mi ne volas simple akcepti la sorton kaj nek povas ĉiam interpreti negativajn okazaĵojn pozitive. Sed ĉiu kontraŭago de mi senutilas. Sakri mi ja scipovas certe, ĉar mi estas malklera kamparanino: mi ne bezonus kialon por klarigi kial mi ne forlasas tiajn aĉajn kutimojn. Sed, mi neniam havis la ideon ke la poemo povas esti ankaŭ armilo, kaj eĉ se tian ideon mi havus, mi ne uzus ĝin kiel tian, ĉar mi ĝin amas kaj ĝi estas io tro kara por mi.

 

    Mi neniam pensas pri kio temu poemoj kaj kiel verki ilin. Kiam mi penas por pano, mi ne zorgas la landon kaj la homaron. Kiam mi tuŝas tiajn temojn, estas certe pro tio ke ili min kortuŝis kaj varmigis al mi la koron, aŭ ke ili vere min korŝiris aŭ zorgigis. Se iu individuo bone vivas, tio signifas ke la socio bone fartas, kaj inverse. Tion klare povas montri kriplulo kiel mi, ĉar la toleremo kiun la socio montras al mi, estas indico de ĝia saneco. Do mi opinias, ke se mi serioze vivas, miaj poemoj ricevas brilon poluritan kun la koresponda seriozo.

 


Okaze de lanĉo de poemaro

 

    En mia nuna aĝo, jam tro da vortoj estis diritaj. Sed la poemo ĉiam akompanas min. Kiam mi ĝin sopiras, ĝi neniam rifuzas min.

 

    Kaj kio estas la poemo? Mi ne scias, kaj por mi ne eblas tion klare diri, ĝi estas nur emocio kiu saltas aŭ dronas en la koro; nur kiam la koro krias, ĝi venas kun la pozo de novnaskito; nur kiam iu skuante paŝas en skuanta mondo, ĝi funkcias kiel bastono.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments