Yu Xiuhua: skuanta mondo (III)

Lumo de la luna sur la liva mano, la unua poemaro de Yu Xiuhua

Ĉi tiu poemo troviĝas en la poemaro Skuanta Mondo.
La poemoj de Yu Xiuhua havas apartan povon. Oni diras, ke la senritmaj versioj sub la plumo de tiu ĉi malsana kamparanino havas la forton tremigi la koron de homoj.
La Red.
Sonĝi Neĝon (de Yu Xiuhua)
Okmil-li-a neĝo, de mia provinco al la via, de mia brodaĵo
al la gastejo de vi loĝata
la fanfaronema blanko.
Pli profunde enterigita la forlasita minejo, penetri en la forgesitan subterriveron
inter sovaĝaj herboj ĉevalostoj blovitaj supren
la ĉielo estas kavo kun nevidebla fundo
Per tri bovloj da brando vi subpremas la blankon de via korpo
enuas vin la aferoj elvokitajn de tiu ulo, vi enŝovas per plumo multjarajn ŝuldon kaj venĝon
piede suden
Nun mi estas pluraj, unu el ili en la sonĝo rigardas vin flirti
la dua sonĝe sekvas vin flirti en la sonĝo
kaj la tria pacience provas per subpremo ĉesigi vian flirtadon.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat