El Popola Ĉinio>头条新闻>

Erupciis la vulkano Wolf en Ekvadoro

| 2015-05-27
Bookmark and Share

 

    Ĉe la tagiĝo de la 25-a de majo erupciis la vulkano Wolf kiu dormis dum 33 jaroj sur unu insulo de la insularo Galápagos. La ŝtata naturparko anoncis sur sia konto de soci-retaj servoj, ke la vulkano estas malproksime de la loĝlokoj de homoj, kaj do ne danĝera por ili, sed ĝia erupcio eventuale kaŭzus krizon al la rozaj igvanoj, la unika specio en la tuta mondo.

 

 

    La ekvadora ministerio pri la medio siavice deklaris, ke la rozaj igvanoj vivas ĉe la alia flanko ol tie kien fluis la lafo. Oni opinias, ke ili eskapos la danĝeron.

 

 

    La roza igvano estis unuafoje trovita en 1986, kaj nun ĝia pluekzisto estas minacata. La birdo de tiu ĉi specio normale longas je pli ol 1 metro kaj pezas de 6 ĝis 7 kilogramoj, vivas nur sur la vulkano Wolf, kaj la rozkoloro de ĝia korpo montras adaptiĝon al la vulkana medio.

 

Resaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments