El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekde julio Ĉilio nuligos pagon de ĉinaj turistoj por vizo

| 2015-05-27
Bookmark and Share

 

    La 25an de majo en la prezidentejo en Santiago interparolis ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj ĉilia prezidentino Michelle Bachelet. Poste ili kune intervidiĝis kun raportistoj.

 

    Li konigis al raportistoj fruktojn de la interparolo. Li emfazis, ke dum lia vizito financa kunlaboro inter Ĉinio kaj Ĉilio atingis novan trarompon. Ĉinio bonvenigas Ĉilion nuligi pagon de la ĉinaj turistoj por vizo ekde julio kaj doni oportunon al ĉinaj komercistoj kaj teknikistoj en ilia vizo-peto.

 

    Bachelet diris, ke kvankam Ĉilio estas malproksima de Ĉinio, tamen la du landoj havas profundan amikecon. Vasta Pacifiko strikte kunligas la du landojn, kaj la kunlaboro de la du flankoj alfrontos pli multe da novaj ŝancoj. La vizito de Li akiris riĉajn fruktojn, kaj estas alia majloŝtono en la historio de la rilatoj inter la du landoj, kaj forte antaŭenpuŝos la disvolvadon de rilatoj kaj kunlaboro inter la du landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments