Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Tra la Lenso

Ĉu vi kuraĝas rigardi ĝin? Post la rigardo vi ne povos ĝin forlasi!

| 2015-05-27
Bookmark and Share

    La kornico el travidebla vitro laŭ la okcidenta vojlinio ĉe la supro de Tianmen-monto en Zhangjiajie, suda Ĉinio, longas 60 metrojn kaj larĝas 1.6 metrojn. Ĝia plej alta supro havas altitudon de 1 430 metroj. La vojeto el vitro, kiu preskaŭ paralizas la krurojn de trapasantoj, donas al la irantoj la eksciton kaj la timtremon rivalantajn kun tiuj ĉe la vitra koridoro "Ĉiela Vojo" en la mondfama Granda Kanjono de Usono.

 


"Kiel vi priridas min, hodiaŭ, mi vere ne povas movi miajn gambojn ..."


    Ĉiutage, miloj da vizitantoj trapasas la vitran kornicon, kaj malsamas la mienoj de ĉiuj irantoj, iuj el ili kun larmoj, la duaj kun rideto, la triaj kun rigida mieno kaj la kvaraj kun malstreciĝo...

 

    La subaj fotoj montras tiujn homojn kiuj trapasis la kornicon dum tiuj jaroj. Kredeble, je vido de la subaj fotoj oni elmontras komprenan ridon pro la surprizo kaj ekscitiĝo spertitaj dum la vojaĝo sur Tianmen-monto.

1   2   3   4   5    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments