El Popola Ĉinio>头条新闻>

Blanka libro pri Ĉina Milita Strategio estis publikigita

| 2015-05-27
Bookmark and Share

 

    La 26-an de majo la ĉina registaro publikigis la blankan libron pri la Ĉina Milita Strategio. La dokumento emfazas, ke en nova situacio Ĉinio ankoraŭ sekvas la defensivan nacidefendan politikon kaj pli rapide antaŭenpuŝas la modernigon de la nacia defendo kaj de la armeo por firme protekti siajn suverenecon, sekurecon kaj interesojn por disvolviĝo. Kiel la 9-a blanka libro de kiam Ĉinio publikigis la unuan en 1998, ĝi unuafoje ĉefe fokusiĝis pri la ĉina milita strategio.

 

    La blanka libro ampleksas 9 000 vortojn kaj estis publikigita en 8 lingvoj, t. e. la ĉina, la angla, la franca, la rusa, la germana, la hispana, la araba kaj la japana. Ĝi enhavas kvin ĉefajn aspektojn. Unue, ĝi objektive analizas la nunan situacon de sekureco, kiun Ĉinio alfrontas; due, ĝi montras la mision kaj la strategian taskon de la ĉina armeo en nova epoko; trie, ĝi detale klarigas la enhavon de la defensiva nacidefenda politiko; kvare, ĝi konigas konstruadon kaj disvolvon de la milita kapablo kaj prepariĝo por eventualaj militaj bataloj; kvine, ĝi klarigas la politikojn kaj rimedojn de kunlaboroj en la kampo de milita sekureco.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments