El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lu Han kaj Tao Zhe prezentis kanton por gastigi la Vintrajn Olimpikojn

| 2015-05-27
Bookmark and Share

 

    Sekve de la proksimiĝo al publikiĝo de la gastiga urbo de la Vintraj Olimpikoj en 2022, multaj homoj estas altiritaj de la paŝoj por gastigi la Olimpikojn. Lastatempe, en Pekino ĉinaj kantistoj Lu Han kaj Tao Zhe registris kaj kantis la kanton Venu al la Granda Muro por Skii.

 

 

    Venu al la Granda Muro por Skii estas ĉeftema kanto por la gastigo de la Vintraj Olimpikoj en 2022 far Ĉinio. Ĝi estis elektita inter cento da kantoj. Kun vortoj de Chen Daobin kaj muziko de Li Kaichou la kanto havas glatan melodion kaj vortojn plenajn je afabla invito al amikoj el diversaj landoj. Tao Zhe adaptis la kanton en la avangardan modernan elektronikan muzik-stilon por ke ĝi pli akordigu la guston de Lu Han plenan je pozitiva energio kaj por montri la pasion por gastigi la Vintrajn Olimpikojn.

 

    Tio estas la unua kunlaboro de Lu Han kaj Tao Zhe. La kanto Venu al la Granda Muro por Skii estos publikigita post nelonge.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments