Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Vivo de Ĉinoj

La diplomato-geedzoj en montvilaĝo de Guizhou

| 2015-05-27
Bookmark and Share

    Antaŭ 10 jaroj la emerita diplomato Zhu Mincai kaj lia edzino Sun Lina ne elektis la komfortan vivon en Pekino sed iris al malproksima montvilaĝo en la provinco Guizhou, okcidenta Ĉinio, por memvole subteni la lokan edukadon.

 

 

    Ili prenis la memvolan subtenon al la edukado kiel apogpunkton de la nova vivo kaj ili faris tion por realigi sian nerealigitan revon. En la jaro 1965 Zhu Mincai diplomiĝis ĉe la fakultato de la angla lingvo de la Guizhou-a Universitato. Tiam lia deziro estis fariĝi anglalingva instruisto en montregiono de Guizhou. Tamen li ricevis instrukcion por fariĝi diplomato. En tiu tempo Sun Lina estis instruistino de iu elementa lernejo. Pro la longtempa vivado eksterlande kune kun sia edzo ŝi estis devigita rezigni la laboron, kiun ŝi tre amis.

 

 

    Ili postlasis vestojn por formalaj okazoj hejme en Pekino kaj kun simplaj pakaĵoj iris al izolita vilaĝo de mjaŭ-oj. En la vilaĝo estis pli ol 200 geknaboj kaj nur unu anstataŭa instruisto.

 

 

    Malgraŭ ke ili faris preparadon por vivi malfacilan vivon, tamen la tieaj malfacilaj vivkondiĉoj superis ilian antaŭvidon. Ilia dormoĉambro kaj necesejo por viroj frontis al la sama muro. Pro tio somere ilia ĉambro estis kovrita de malbona odoro el la necesejo. Vespere por dormi Sun Lina devis porti du kovrilojn sur la nazo kaj buŝo. Pro la forta radiado de ultraviolo en la altebenaĵo la dekstra okulo de Sun Lina nenion povis vidi kaj la maldekstra havis vidpovon nur je 0.03. Kaj Zhu Mincai suferis de hiperglukozemio, hiperlipido, apneo kaj aliaj danĝeraj malsanoj. Post alveno al la vilaĝo en montregiono kun malseka kaj malvarma klimato lin atakis reŭmatismo. Pro limigo de lokaj medicinaj kondiĉoj li ne ricevis rilatan kuracadon. Por aĉeti instruilojn kaj lernilojn por la lernantoj ili ŝpareme vivis kaj eĉ portis pantalonon kun flikoj.

 

 

 

    Dum la pasintaj kelkaj jaroj la geedzoj iradis je 10 mil kilometroj kaj faris instruadon en 5 elementaj lernejoj. Ili ne nur malfermis en tiuj lernejoj kursojn de fremda lingvo, muziko, sporto kaj pentrarto, sed ankaŭ kolektis por ili pli ol 3.5 milionojn da juanoj por konstrui klasĉambron por komputila edukado kaj manĝejon de lernantoj. Ili alportis esperon al la montvilaĝaj lernantoj. Dume ili estas tre kontentaj vidante, ke tiuj geknaboj tute ŝanĝiĝis tiel ke en la vilaĝoj konstante aŭdiĝas ilia voĉlegado.

 

    En septembro de 2014 post 8-jara instruado en montvilaĝoj de Guizhou, Zhu Mincai unuafoje revenis al Pekino por ricevi la premion "la plej bela vilaĝa instruisto". Parolante pri sia intenco en la estonteco la 70-jara Zhu Mincai diris, ke li daŭre faros instruadon en Guozhou nur se li povas movi sin. Estis neatendite por Sun Lina, ke post nur unu monato ŝia edzo estis transportita en la Popolan Hospitalon en Zunyi-gubernio pro subita cerba hemoragio. La geknaboj, kiuj ne vidis la instruiston Zhu, ĉiam demandis: Kiam instruisto Zhu revenos? Ili deziras, ke li rapide resaniĝu.

 

 

    En la komenco de la kuranta jaro Zhu Mincai kaj Sun Lina estis elektitaj kiel "personoj emociintaj Ĉinion" por la jaro 2014. En la premidona ceremonio Sun Lina diris: "Ni dankas la guizhou-ajn popolanojn, kiuj realigis nian revon instrui tie." Parolante pri la stato de sia edzo, ŝi diris: "Lia dekstra korpo paraliziĝis, sed lia menso rekonsciiĝis kaj li povas paroli du aŭ tri vortojn. Reveni inter la geknabojn estas lia plej granda deziro."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments