Fermiĝis la Unua Kunveno de la Silkvoja Internacia Ret-Platformo de Unesko

| 2015-05-27
Bookmark and Share

 

    Inter la 22a kaj la 24a de majo en la urbo Xi'an okazis la Unua Kunveno de la Silkvoja Internacia Ret-Platformo de Unesko.

 

    Fakuloj kaj kleruloj pri kulturaj heredaĵoj el Turkio, Azerbajĝano, Kartvelio, Germanio, Egiptio, Barato, Irano, Japanio, Mongolio, la Korea Respubliko, Omano, Rusio, Senegalo, Britio, Kanado kaj aliaj entute 16 landoj laŭlonge de la Silka Vojo kaj pli ol cent ĉinoj kolektiĝis en la halo de la Muzeo Okcidenta Bazaro de Tang-dinastio en la urbo Xi'an, la deirpunkto de la Silka Vojo en la dinastioj Sui kaj Tang. Ili pridiskutis la temon "silkvoja ret-platformo por akcelo de dialogo kaj diversa disvolvado" de Unesko.

 

    La kunveno dediĉis sin kompili kaj disvastigi sciojn kaj donitaĵojn pri kulturo kaj naturaj heredaĵoj, nemateriaj kulturaj heredaĵoj, monda historio kaj krea industrio por fine havi maturan kaj interregionan kulturan dialogon kaj reciproke influan "internacian reton de la Silka Vojo", kaj akceli la revigligon de la Silka Vojo.

 

    Ĉeestantoj profunde diskutis kiel kune antaŭenpuŝi kulturajn interŝanĝojn kaj dividon de resursoj inter la landoj laŭ la Silka Vojo. Kadre de la Dek Jaroj de Kulturo kaj Amikeco de UN (2013-2022), ili ellaboris agadprogramon de la silkvoja ret-platformo, kaj adoptis la Deklaron de Xi'an, kiu spegulas proponojn kaj saĝon de la ĉeestantoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments