El Popola Ĉinio>头条新闻>

Elstaraj Ĉinaj Junuloj Naskitaj Eksterlande subtenas la gastigon de la Vintraj Olimpikoj 2022

| 2015-05-28
Bookmark and Share

 

    Matene de la 27-a de majo okazis en la Ŝtata Naĝ-Centro (la Akva Kubo) en Pekino aktivado por la gastigo de la Vintraj Olimpikoj 2022 de Eltrova Vojaĝo al Ĉinio fare de Elstaraj Ĉinaj Junuloj Naskitaj Eksterlande. Ĉeestis ĝin 86 junuloj el 31 landoj kaj regionoj por kune subteni la gastigon de la Vintraj Olimplikoj 2022.

 

    Yang Qiyong, direktoro de la Ŝtata Naĝ-Centro, prezentis la fruktojn de la aktivado "Amo de glacio kaj neĝo, subteno al Pekino", kiu celis liveri platformon por pli bona komunikado inter la tutlandaj ĉinoj subtenantaj la urbojn Pekino kaj Zhangjiakou en gastigo de la Vintraj Olimpikoj. En la aktivado partoprenis pli ol 5 mil homoj el 10 landoj kaj regionoj, unuiginte la forton de la tutmondaj ĉinoj.

 

    Lin Zhenhui el Malajzio prezentis sian proponon, ke ĉiuj ĉinoj helpu kaj kontribuu al la gastigo de la Vintraj Olimpikoj 2022. Laŭ lia propono, oni memvole prenu sur sin la taskon de diskoniganto, praktikanto kaj gvidanto de la olimpika spirito.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments