Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Mediprotektado

Por bonfarto de la popolo

| 2015-05-28
Bookmark and Share

-- Fakuloj eksplikas "Opinion pri akcelo de disvolvado de ekologia civilizacio"

 

    "Opinio pri akcelo de disvolvado de la ekologia civilizacio" estis ĵus publikigita de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Fakuloj diris, ke tiu "opinio" povas esti la tasko, celoj kaj rimedoj por la nuna kaj venonta periodoj, kaj nepre alportos profundan influon al la disvolvado de la ekologia civilizacio en Ĉinio.

 

 

    Nova punkto de kreskado -- antaŭenigi verdan produktadon

 

    Zhao Jianjun, profesoro de la Centra Kompartia Lernejo de Ĉinio, atentigis, ke antaŭenigi verdan produktadon estas ŝanĝi la nunan situacion, en kiu mankas la movforto por novigo de verdaj teknologioj en Ĉinio, amplekse integri la ekzistajn elementojn de la novigo, starigi apogan sistemon por talentuloj, esploro kaj disvolvado, produkto kaj merkato, konstrui kunordigan sistemon de verda ekonomio, verda disvolvado kaj liberigo de noviga potencialo, kaj fari novigon movforto en verda transformiĝo.

 

    Li Zuojun, vicdirektoro de la Instituto de Resursa kaj Media Politikoj en la Disvolva kaj Esplora Esplorcentro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, emfazis, ke estas tro multaj formalaĵoj de la registaro, kiuj iagrade malhelpas la disvolvadon de verda industrio, kaj pro tio oni devas simpligi administrajn procedurojn kaj redukti registaran regadon por krei bonan medion de verda industrio.

 

    Konstruado de sistemo -- metu disvolvadon de la ekologia civilizacio en konstruadon de jurŝtato

 

    "Disvolviĝo de produktado, bonstata vivo kaj bona medio estas la celo de konstruado de modere prospera socio," diris Chang Jiwen, vicdirektoro de la Instituto de Resursa kaj Media Politikoj en la Disvolva kaj Esplora Esplorcentro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Tio postulas jurŝtatajn pensadon kaj metodon. Oni devas kunmeti la ekonomian socion kaj la ekologian medion por ĉiuflanka konsidero por solvi la demandon pri disvolvado kaj medio.

 

    Chang diris: "Se iuj gvidantoj ne priatentas la mediprotekton, oni devas devigi lin aŭ ŝin doni gravecon al ĝi per la sistemo de kontrolo. Oni povas adopti ankaŭ administran rimedon, juran kaj aliajn rimedojn por puni entreprenojn, kiuj malpurigas la medion. La sistemo de ekologia kompenso havos grandan influon al la ekologia medio de la regionoj de Pekino, Tianjin kaj Hebei."

 

 

    Partopreno de la publiko akceli verdan vivstilon

 

    Wang Canfa, profesoro de la Ĉina Universitato de Politika Scienco kaj Leĝo, diris, ke oni ĝuas la socian progreson, kaj samtempe oni devas plenumi la respondecon por la medio. Oni devas komenci de si mem kaj de bagateloj, alvoki verdan kaj malmultkarbonan vivstilon, kaj diri "ne" al eligo de poluaĵoj kaj malŝparado de resursoj.

 

    Ma Yong, vicdirektoro de la Media kaj Leĝa Servo-Centro sub la Ĉina Mediprotekta Federacio, ke iu ajn organizo kaj individuo havas la devon protekti la medion. Oni povas tuj telefoni al koncernaj departementoj, kiam oni trovas kondutojn, kiuj malpurigas la aeron aŭ malbonigas la medion.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments