Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Videoj

Rondo amika en IFEF-Kongreso

| 2015-05-29
Bookmark and Share

de Usui Hiroyuki

 

    En Kunming, Yunnan-Provinco, la 11-a Ĉina Kongreso de Esperanto daŭris nur du tagojn kaj duonon: t.e. de la 16-a ĝis la 18-a de majo. Post tio plu disvolviĝis la 67-a IFEF-Kongreso ĝis la 22-a de majo.

 

    Dum la kongresa semajno, tage ĉirkaŭ 50 partoprenantoj ekskursis al vidindaĵoj en Kunming aŭ, en la 21-a de majo, aŭskultis prelegojn pri fervojoj en diversaj landoj de la mondo. Parolis ne nur esperantistaj fervojistoj el pluraj landoj en Esperanto, sed ankaŭ kelkaj ĉinoj ĉinlingve, kun interpretado en Esperanton aŭ kun la disdonado de la Esperanta tradukaĵo.

 

    Dum kelkaj vesperoj la kongresanoj ĝuis diversajn artajn prezentaĵojn, kiujn prezentis gestudentoj de la Kunming-a Arta Kolegio, kies direktoro, s-ro Duan Yongxing, estis prezidanto de la Loka Kongresa Komitato.

 

    Tamen certe ne malpli gravis amikaj interparoloj, kiuj fluis inter diverslandaj gesamideanoj dum la paŭzoj de la kongreso, dum la helpado al aĉetado de pako da teo aŭ kafo aŭ eĉ okaze de la spontanea instruado de tajĉjiĉŭan post la bankedo. Tio estas la kvintesenco de ĉiuj esperantsitaj renkontiĝoj kaj la ĉi-foja kongreso ne estis escepto en tio.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments