El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekfunkciigita la unua vartrajno de Chongqing al meza Azio

| 2015-05-29
Bookmark and Share

 

    Je la 10-a horo de la 28-a de majo la unua vartrajno de Chongqing al meza Azio ekveturis de la kontenera fervoj-centro en la distrikto Shapingba de Chongqing en sudokcidenta Ĉinio al Kazaĥio kaj aliaj landoj en meza Azio.

 

    La trajno, kiu portas varojn kun la valoro de 11 milionoj da juanoj, trapasos Lanzhou, Urumĉion kaj atingos la havenon Alashan de Ĉinio kaj poste veturos al Kazaĥio, Turkmenio kaj Uzbekio. La vojaĝo daŭros 9-11 tagojn, reduktiĝos je ĉirkaŭ 25 tagoj kompare kun tiu per akvovojo.

 

    La funkciigo de la trajno malfermis por Chongqing novan vojon por ekstera komercado, plue disvolvos avantaĝojn de Chongqing kiel havenoj de aŭtoŝarĝado, frostigitaĵoj kaj lignoj kaj estas grava rimedo por ke Chongqing kunfandiĝu al la ĉina strategio de "Unu Zono kaj Unu Vojo".

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments